Diskuto:Berlepŝa tinamo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton, mi estas surprizita de tiu esperantigita termino Berlepsĉa proponita ĉi-tie. Krom la malfacila elparolado de tiu finaĵo -psĉa, la specia termino elvenas el la germana ornitologo Hans von Berlepsch. En la germana, tiu nomo estas elparolita "berlepŝ", kaj sekve la normala esperantigo estu berlepŝa. Estas multaj modeloj en PIV, kie la germana -sch- estas esperantigita per -ŝ- (ŝraŭbo por Schraube, ŜlesvigHolstinio por Schleswig-Holstein, Ŝvano por T. Schwann, eŝolzio por Eschscholtz...). Mi proponas anstataŭe la termininon berlepŝa. Kion vi pensas pri tio? Dankon.--HaleBopp (diskuto) 15:11, 4 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

En la alilingvaj artikoloj la araba, persa kaj rusa uzas literon kiu reprezentas la sonon de ŝ ne sĉ. Serĉi berlepsĉan tinamon en Guglo donas nur rezultojn de Vikioj dum per berlepŝa tinamo troveblas la jenaj tri listoj de birdonomoj: biolib.cz, literatura.bucek.name kaj Excel-listo ĉe eventoj.hu, kiu nomiĝas animaloj-latina-eo-de-cz.xls. La listoj aspektas pli fidindaj al mi ol la Vikiaj tekstoj, kiuj ne havas fonton pri la nomo.--LoMo600 (diskuto) 18:58, 6 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la respondo kaj la kigiloj, ili utilos al mi. Mi korektas do la terminon berlepsĉa en la teksto kaj la aliaj paĝoj rilataj.--HaleBopp (diskuto) 20:59, 6 mar. 2020 (UTC)[Respondi]