Diskuto:Bonaero

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Siglo BEA estas siglo de pluraj Esperanto-Asocioj (Brita, Bulgara...). Petro 12. Okt. 2005 06:06 (UTC)

Aliaj Bonaeroj[redakti fonton]

Bon Air en Virginia, kaj Botucatu:
http://www.globosapiens.net/brazil-travel/Botucatu.html

Kaj la insulo de Bonaire:
http://en.wikipedia.org/wiki/Bonaire

Mithridates 06:26, 30. Dec 2006 (UTC)

Ruĝaj ligiloj en la informkesto[redakti fonton]

La komplike farita informkesta ŝablono "Geokesto | urbo" en tiu-ĉi kazo trudas ruĝajn ligilojn por atentigi pri neekzistaj artikoloj pri la flago kaj blazono de Bonaero, sed en aliaj kazoj (ekzemple urbo Portlando (Oregono) trudas nur unu internan ligilon, pri la flago, kaj eble en pliaj kazoj de urbaj artikoloj tute ne trudas tian internan ligilon. Laŭ mi gravas havi grandajn kaj informriĉajn artikolojn pri ĉiuj grandaj urboj de la mondo en la e-lingva vikipedio, sed estas lukso havi apartajn artikolojn pri iliaj flagoj kaj/aŭ blazonoj. Kompreneble permesiĝas tiaj artikoloj - se iu entuziasma urbano volas verki ilin por la e-lingva vikipedio, la kontribuo estas bonvena - sed sencas limigi la postulojn pri kreo de artikoloj pri flagoj kaj blazonoj al la suverenaj ŝatoj de la mondo (ankoraŭ ne ĉiuj havas tiajn artikolojn pri flagoj kaj blazonoj), kaj ne devigi la kreon pri flagoj kaj blazonoj de subŝtataj unuoj kaj des malpli pri unuopaj urboj. Necesus simpla ebleco "malŝalti" la aŭtomatan kreon de tiaj ruĝaj internaj ligiloj per parametro de la informkesta ŝablono "Geokesto | urbo". Ĉu eble tia ebleco jam estas, kaj simple nek mi nek iu alia ĝis nun trovis ĝin? ThomasPusch (diskuto) 08:56, 11 Jun. 2014 (UTC)

Cetere...[redakti fonton]

Pardonu: Kion signifu la vorto "senmobleĵa"? ThomasPusch (diskuto) 09:20, 11 Jun. 2014 (UTC)

Malgraŭ la restintaj demandetoj, la artikolo en junio 2014 elektiĝis elstara. --ThomasPusch (diskuto) 19:21, 10 Jul. 2014 (UTC)