Diskuto:Botoșani

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La informkesto estas multe tro peza kompare al la miniatura teksto de minimumaj tri frazoj. Tial mi eksperimentas elpreni la lastatempe en la informkeston ŝtopitaj du fotomontaĵoj (= 11 bildoj). Ilin simple eblas meti maldekstren, kaj en la informkesto nur meti unu foton, kiu ne ekzakte aperas en la fotomontaĵoj. Kompreneble la centra teksto daŭre estas malmulta, kvankam mi antaŭ du tagoj jam vastigis ĝin kiel ĉiujn tekstojn pri rumanaj urboj je unu longa plia frazo, aŭtomate aktualiĝanta. Sed unu frazo ne same pezas kiel 11 fotoj... Tamen tiel ĉi jam iom pli ekvilibras ol ĉion premi en la informkeston tute dekstre, kaj centre kaj maldekstre havi grandan vakuon... ThomasPusch (diskuto) 22:29, 19 feb. 2024 (UTC)[Respondi]