Diskuto:Bruna alpa bovo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stranga frazo[redakti fonton]

Saluton. Kion oni imagu sub la jena frazo?

  • Ĝi estas levita por la lakto dankon al laktoprodukto de 6000-9000 kilogramoj da lakto.

Ĉu bovoj estas levataj aŭ levita? Se jes, kial kaj ĉu oni por tio uzas gruonlevilon? ;-) Mi supozas, ke la kreinto de la artikolo pro lingva mikso kun la itala uzis maltaŭgan verbon. Sed kiu estus la gusta? --Tlustulimu (diskuto) 07:58, 18 Maj. 2013 (UTC)

Ĉar mi trovis similan strangan frazon en Griza alpina bovo, mi korektis en ambaŭ la participon "levita" resp. "levata" al "tenata". La formo je "-ita" ne eblas, ĉar la tenado ja certe ankoraŭ okazas, eĉ se la bestoj intertempe ŝanĝiĝis. --Tlustulimu (diskuto) 08:07, 18 Maj. 2013 (UTC)
itale allevata = esperante bredata. --Dominik (diskuto) 08:09, 18 Maj. 2013 (UTC)
Jes, vi pravas, la ĝusta vorto estas bredata (Bredado). --Tn4196 (diskutoj) 16:23, 18 Maj. 2013 (UTC)