Diskuto:Brzostowa Góra

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La informkesto, kiu evidente ŝparu tempon en kreado de novaj artikoloj, ŝajne almenaŭ ĉi-tie ankoraŭ ne tre bone funkcias: Aktuala vilaĝestro ... bone, mankas, Loĝantaro estas homoj (jes, evidente) kaj la parametro Aŭtomobila tabuloj ne certas ĉu ĝi estas singularo aŭ pluralo. Tiujn mankojn ŝajne eblas ankoraŭ ripari, mi supozas. ThomasPusch (diskuto) 15:34, 12 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

@Gavialisto: Mi ne scias, kial vi opiniis tiun vilaĝeton aparte inda je propra e-lingva vikipedia artikolo. Sed bone, mi ne kontraŭas la kreon de la artikolo. Tamen eble vi tiam konsideru ankaŭ fari artikolon pri "la loĝloko Majdan Królewski, al kies samnoma komunumo ĝi apartenas", ĉar principe indas havi artikolojn pri pli grandaj kaj pli ampleksaj geografiaj unuoj, antaŭ ol okupiĝi pri la plej etaj (kiujn oni ankaŭ povus honorigi per mencio en la tekstoj pri pli ampleksa geografia unuo). Kaj estus bone plenigi la parametrojn de la informkesto, pri kies mankoj mi supre atentigis. ThomasPusch (diskuto) 10:28, 27 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
@Tlustulimu: Ĉu eble vi povus rigardeti la supre kritikitan informkeston, kaj ripari ĝin? ThomasPusch (diskuto) 10:28, 27 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
Saluton, Thomas Mi ĵus ŝanĝis kelkajn parametrojn, tiel ke ili nun ne plu estas devigaj. Krome mi korektis la fuŝon pri la mikso el singularo kaj pluralo. Ĉe "loĝantaro" kaj "poŝtkodo" mi eĉ aldonis la rilatajn Vikidatumajn erojn, nome laŭ la ŝablono {{informkesto urbo}}. Nun ĉe mi ankoraŭ estas iu strangaĵo kun spaco inter la ekstera linio de la tuta informkesto kaj la kap- kaj piedlinioj. Ĝi ial estas pli granda dekstre ol maldekstre. --Tlustulimu (diskuto) 11:41, 27 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
Bone, nun funkcias pli bone. Kompreneble la baziĝo je vikidatumoj bonas se tie la informoj kompletas: mi ĵus mem metis la loĝantaronombron de Brzostowa Góra tien, nun bone funkcias, kaj se sen vikidatumaj indikoj estas nenio en la informkesto tio ankaŭ estas bona elturniĝo. Por mi la informkesto nun aspektas grafike tute bone kaj simetrie - ĉu ĉe vi la miso inter dekstro kaj maldekstro ankaŭ malaperis? Sed: Mi ankoraŭ rimarkis ke en la informkesta dokumentado proponatas enmeti bildon per parametro "foto", sed la informkesta redaktomodo tute ne konas ajnan parametron "foto" (eble bildo resp. dosiero estus pli kutimaj parametronomoj - eĉ bonus se ambaŭ alternativoj eblus). En la kesto pri Brzostowa Góra mi teste enmetis foton, sed ne mirinde ke nenio montratas. Ĉu vi povus ankoraŭ aldoni tiun funkcion kaj supraĵe kontroli ĉu ĉio kion proponas la informkesta dokumentado nun realigeblas? Alikaze ja eblas redukti la sugestojn de la informkesta dokumentado... ThomasPusch (diskuto) 18:09, 27 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
Ekzemple en la teksto Wilkszyn informkeste redaktomode ankoraŭ indikatas "germana nomo", metita de s-ano Kozyra, kio tute sencas pro la "okcidentenŝoviĝo de tuta Pollando en 1945", sed ankaŭ pri tio nenio videblas. TP
Saluton, Thomas. Mi ĵus aldonis pliajn parametrojn al {{informkesto vilaĝo pl}}, parte laŭ la uzata kodo en Wilkszyn. Tie malplenajn parametrojn mi ankoraŭ ne aldonis. Ĉu ili estas ie bezonataj? Amike --Tlustulimu (diskuto) 16:10, 28 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Informkesto[redakti fonton]

Saluton. Bonvolu atenti, ke ekde kelkaj tagoj la supre menciita ŝablono {{informkesto vilaĝo pl}} ne plu estas uzata. Anstataŭe estas nun {{informkesto vilaĝo}} kiel alidirektilo al {{informkesto urbo}}. Mi ne povas imagi, ke estus utile konservi ĉiujn malofte aŭ eble eĉ ne uzatajn ŝablonojn. - Krome mi jam proponis la forigon de la malnova ŝablono. Amike --Tlustulimu (diskuto) 07:35, 2 jun. 2022 (UTC)[Respondi]