Wilkszyn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Wilkszyn
germane Wilxen
Unknown Blazon.svg
La preĝejo de Sankta Laŭrenco
La preĝejo de Sankta Laŭrenco
Esperanta prononco [Vilkŝin]
Pola genitivo Wilkszyna
Administrado
Provinco Malsuprasilezia
Distrikto Średzki
Komunumo Miękinia
Fondita 1175
Trajtoj kaj kodoj
Loĝantaro 1 188[1]
Telefona Prefikso 71
Poŝtkodo 55-330
Aŭtokodo DSR
SIMC 0877520
Alto Proksimume 130 m
Koordinatoj kaj mapoj
Geografia situo 51° 11′ N, 16° 51′ O (mapo)51.18333333333316.85Koordinatoj: 51° 11′ N, 16° 51′ O (mapo)
Situo de Wilkszyn
Situo de Wilkszyn
Retpaĝaro http://www.wilkszyn.pl/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
La preĝejo de Sankta Laŭrenco en Wilkszyn
la "translokiĝo" de Pollando
(komparo antaŭ kaj post la Dua Mondmilito)
Maciej Janowski - monda ĉampiono en motorcikla veturado sur skorio (2011), monda ĉampiono kun pola teamo (2013), ano de sportklubo "Sparta" Vroclavo

Wilkszyn (germane Wilxen) estas granda vilaĝo en Pollando en Malsuprasilezia Provinco, en distrikto Średzki, en komunumo Miękinia.

Laŭ la administra divido en Pollando dum la jaroj 1975–1998 la vilaĝo estis en Vojevodio de Vroclavo.

Wilkszyn havas bonegan bus-trafikon kun Vroclavo.

Infrastrukturo de la vilaĝo: kurento, akvodukto, gasodukto, telefonreto, sendrata Interreto kaj kanalizo. En Wilkszyn estas futbala stadiono. En la vilaĝo estas benzinstacio, restoracio, sukeraĵejo kaj la pluraj nutraĵ-vendejoj.

La apuda setlejo Miłoszyn ankaŭ apartenas al la vilaĝo, iam ĝi estis aparta vilaĝo, kiel farmo (farmbieno). De sudo Wilkszyn najbaras kun la Las Mokrzański (Arbaro Mokrzański), kiu jam estas en la administraj limoj de apuda Vroclavo.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La deveno de la nomo ne estas tute klara. Probable devenas de la pola nomo de lupo - wilk. La unuan fojon menciita en historia dokumento en la jaro 1175 latine: Wilcesin kiel la princa vilaĝo, en 1320 kiel Wilksin, 1335 Wilkenow kaj Wilxen, en 1786 - Wilxin kaj de la jaro 1926 ĝis 1945 kiel Wilxen. La loko menciita en la malnovpola lingvo iom latinigita kiel Wilczin en la latina dokumento eldonita la 10an de aŭgusto 1201 en la kancelario de la papo Inocento la 3-a eldonita en Segni[2]. En la sekva latina dokumento eldonita de episkopo de Vroclavo estis menciita kiel Wilcsin[2]. Nomita ankaŭ kiel:

  • 1175 - Wilcesin
  • 1320 - Wilksin
  • 1786 - Wilxin
  • 1926 - Wilxen

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1175 - La unuan fojoj en historiaj dokumentoj estis menciita la informo pri Wilkszyn (tiam: Wilcesin) kiel la princa vilaĝo. En la sama jaro kiel donacio aljuĝita al klostro (abatejo) en Leubus (nun pole Lubiąż), kun la kampoj, lagoj kaj arbaroj kaj aliaj posedaĵoj en la ĉirkaŭaĵo. En la 13-a jarcento du sileziaj regantoj el dinastio Piastoj - Henriko la 1-a (pole: Henryk I Brodaty) kaj Henriko la 2-a – unuigis du feŭdajn partojn, Silezion kaj Malgrandpollandon, sed post mongolaj atakoj kaj la bataloj ĉe Chmielnik kaj Legnica en 1241 ilia ŝtato denove dispeciĝis. Unuiĝon de la lando efektivigis Ladislao la 1-a (pole: Władysław I Łokietek), kiu en 1320 iĝis reĝo de Pollando (vidu la apudan mapon). Lia filo, Kazimiro la Granda (pole: Kazimierz III Wielki), efike plifortigis signifon de Pollando en la regiono, pligrandigis ĝian teritorion, subskribis diversajn defendopaktojn kaj faris diversajn enlandajn reformojn, ĉefe en konstruado kaj ekonomio. Post lia seninfana morto la dinastio de Piastoj kiel regantoj de Pollando malaperis.

La apero de mencioj pri Wilkszyn en la historiaj dokumentoj:

En la historiaj dokumentoj estas informo intaralie pri tio, ke en la jaro 1326 la princo Henriko la 6-a "Bona" (pole: Henryk VI Dobry) el la pola dinastio Piastoj - el la linio de Henriko la 1-a (Pollando) (Henriko la 1-a Barbulo, pole: Henryk I Brodaty) (vidu la mapon) - ke li persone akceptis por sia servistaro la loĝantojn de la vilaĝo Wilkszyn (tiam nomata: Wilksin), pagante por ili po 12 polaj groŝoj, kaj en la jaro 1335 la papa nuncio en la pola Unuiĝinta Reĝlando Galhard de Carceribus (dum la jaroj 1934-43) notis la informon pri la loka preĝejo. En la jaro 1352 - oni menciis pri Miłoszyn kiel farmo (farmbieno) ke apartenas al la abatejo en Leubus (Lubiąż), kiun gvidis monaĥo Eyko. En la jaro 1353 Wilkszyn (tiam: Wilksin) eniris la Vroclavan Princlandon, kaj en la jaro 1472 abato de Leubus la posedanto de Wilkszyn kaj Miłoszyn denove certigis jam aljuĵitan la iaman lokigon, nun laŭ la germana leĝo.

En la rakonto (priskribo) pri Silezio el la jaro 1786 oni menciis la lokon Wilxin, ke daŭre estas posedaĵo de klostro de Leubus, kaj enhavas 27 da bienoj kaj farmon, kaj en la vilaĝo estas lernejo, gastejo, preĝejo kun parokestra domo. En la jaro 1785 esti menciita Miłoszyn, ke ĝi estas malgranda vilaĝo kun 16 loĝantoj kaj kun du bienoj, kaj ke ĝi estis la klostra vilaĝo kaj ke daŭre apartenas al la abatoj kun la farmo kaj kastelo. Post la sekularigo de la ordenoj en la jaro 1807, la posedaĵoj de klostro fariĝis la ŝtataj, kaj sekve venditaj aŭ transdonitaj por luado kiel farmoj (farmbienoj). En la jaro 1810 - Wilkszyn kaj Miłoszyn nome de la ŝtato Reĝlando Prusio (vidu la apudan mapon) prizorgis la Reĝan Impostan Oficejon en Neumarkt in Schlesien (nun pole Środa Śląska). En la jaro 1830 - Wilhelm Jordan aĉetis Miłoszyn je 17 mil da taleroj. En la jaro 1845 - Wilkszyn restis kiel la ŝtata posedaĵo, la vilaĝo havis 73 domojn, 11 metiistojn kaj 6 komercistojn. De la jaro 1905 - Wilkszyn ekestis granda vilaĝo kaj havas bienojn mezgrandajn kaj malgrandajn. Strukturon mastrumadan konsistas metiejoj, magazeno, 2 viandaĵvendejoj, 2 bakejoj, restoracio kaj 2 ekskurs-domoj "Wenzel" kaj "Arbara kastelo" ("Waldschloss", "Leśny zamek"). En la jaro 1925 - sud-orienten de Wilxin, direkten al Mokra, en la setlejeto nomata "Neuen Siedlung" aperis la vilaĝa rezidejo en angla stilo, kiu kostis 2 milionoj da markoj kaj estis konstruigita de sinjorino Briegemann, posedantino de ŝu-fabriko. En la parko estis palaco, nomata "blua vilao" ("Blaue Villa", „błękitną willą”). Nun la loko estas nomata „Parko de Göring”.

Historiaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la registro de la Nacia-Heredaĵ-Instituto enskribita sur la liston de historiaj monumentoj estis enskribita[3]:

  • La preĝejo de Sankta Laŭrenco menciita jam en la jaro 1335, la nuna jam baroka el la jaro 1721, en la jaro 1909 rekonstruita, denove renovigita en la jaroj 1963 kaj 1974. Ĝi estis konstruita sur la plano de ortangulo, kovrita per barelvolbo, kun la lunetoj (en la arĥitektura faklingvo estas vizierforma volbo) kaj ĉefaltarejo (absido) kaj ĥorejo. La internaĵo de la preĝejo devenas el la 18a jarcento, kaj la plej valoraj estas freskoj sur la plafono, probable de la skolo de Willmann (el la jaro 1721). En la preĝejo estas mekanikaj tubaj orgenoj, naŭvoĉaj el la jaro 1868. Apud la preĝejo staras la figuro de Johano Nepomuka.

En la jaro 1910 ĝi estis la ĉefa konstruaĵo en la vilaĝo. La vilaĝo Wilkszyn konsistas interalie el mastrumadaj konstruaĵoj diversgrandaj, situantaj laŭ la apudaj vojoj.

  • La parokestra domo el la duono de la 18a jarcento kun la barokaj ornam-elementoj de la fasado. Ĝi troviĝas ĉe la preĝejo.

Famaj loĝantoj aŭ famuloj ligitaj kun Wilkszyn[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]