Ladislao la Ulnolonga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ladislao la 1-a (Pollando))
Ladislao la Ulnolonga
Sarkofaga figuro de Ladislao en Krakovo
Sarkofaga figuro de Ladislao en Krakovo
Persona informo
Władysław I Łokietek
Naskiĝo 1260
en Kujavio
Morto 2-an de marto 1333 (1333-03-02)
en Krakovo
Tombo Wawel-katedralo, Krakovo vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj pola vd
Familio
Dinastio Piastoj vd
Patro Kazimiro la 1-a de Kujavio vd
Patrino Euphrosyne of Opole vd
Gefratoj Euphemia of Kuyavia • Casimir II of Łęczyca • Ziemomysł of Kuyavia • Siemowit, Duke of Kuyavia-Brieg • Leszek II the Black vd
Edz(in)o Hedwig of Kalisz vd
Infanoj Kunigunda de Pollando • Kazimiro la 3-a • Elizabeth of Poland, Queen of Hungary vd
Profesio
Okupo politikistomonarko vd
Laborkampo politikoregistaro vd
princeps (plejaĝa princo) de Pollando
Ladislao la 4-a
Dum 1306–1320
Antaŭulo Venceslao la 1-a
Sekvanto
Reĝo de Pollando
Ladislao la 1-a
Dum 1320–1333
Antaŭulo Venceslao la 2-a
Sekvanto Kazimiro la 3-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ladislao la 1-a (pole Władysław Łokietek, laŭvorte: "la Ulnolonga"; naskiĝis en 1260, mortis la 2-an de marto 1333 en Krakovo) estis reĝo de Pollando. Li estis filo de duko Kazimiro de Kujavio.

Mapo de Pollando dum la regado de Ladislao la 1-a (Pollando) (Ladislao la Ulnolonga)(dum la jaroj: 1275–1300)

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1288 li akceptitis fare de parto de la nobeloj kiel reĝo sed devis cedi la dignecon al duko Henriko la 4-a (Silezio) el Vroclavo, poste al la reĝo Venceslao la 2-a (Bohemio). Nur post ties morto, vivinte plurajn jarojn en ekzilo kaj petinte la papan benon kiel pilgrimulo en Romo li akiris la regadon en Krakovo. Sed la grandpollandanoj daŭre rifuzis lian agnoskon. Krome Ladislao perdis Malgrandan Pomerion al la Ordeno de germanaj kavaliroj. Nur en 1312 li sukcesis venki la malamikojn, kiuj konfidis en la apogon fare de la kavalirordenanoj kaj de la sileziaj Piastoj. Post permeso fare de la papo rezidanta tiutempe en Avinjono li kroniĝis en la 20.1.1320 kiel pola reĝo en Krakovo apud sia edzino Hedvigo.

Lia posteulo estis la filo Kazimiro la Granda. Danke al ties edzinigo de Ano, filino de la litova princo Gedimin, preparitis la unuiĝo inter Polujo kaj Litovio.

Fonto[redakti | redakti fonton]