Diskuto:Dumetila maleato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la kemia nomigo[redakti fonton]

Kial estas tiel malfacile agnoski ke kiam kemia substanco havas du oksigenatomon, ĝi devas nomiĝi duoksido kaj ne dioksido. Se ĝi havas du metilajn grupojn ĝi devas nomiĝi dumetila, ktp. Sendube la malprudentaj pseŭdo-kemiistoj el la 1950-aj jaroj uzis la prefikson di- el la angla lingvo, ili tute ne konsciis pri la estontaj uzoj de la lingvo. Krom tio la prefikso di ne estas oficiale agnoskita en PIV, ĝi nur estis erare proponita. Claudio Pistilli (diskuto) 22:03, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Kara Claudio, ne estas nur pseŭdo-kemiistoj el la 1950-aj jaroj, kiuj uzis la prefikson di- pri ĥemiaj kombinaĵoj, rigardu la referencon ligitan al la alternativa termino, ĝi datumas de fakulo de 2011. Plie en ĉiuj el miaj ĥemiaj referencoj mi trovis la sekvantaijn prefiksojn en ĥemio: di- por du-, tri- por tri-, tetra- por kvar-, penta- por kvin- ktp. Se vi ne konsentas kun mi, mi proponas, ke vi submetu la temon al la rubriko Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. DidCORN (diskuto) 14:19, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Kara samideano, mi pardonpetas se mi defendas la uzon de la prefikso du- anstataŭ di-. Temas pri du aĵoj kaj ne pri di aĵoj. Kial estas tiel malfacile kompreni tion? Certe la defendantoj de la di- uzo tute ne rezonas pri la konsekvenco de la di-radikalo en la esperanta lingvo. Tamen, mi ree pardonpetas pri miaj vidpunktoj, Mi daŭre admiros vin. Claudio Pistilli (diskuto) 11:14, 24 nov. 2019 (UTC)[Respondi]