Diskuto:Eklezio de Satano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La angla vorto Church of Satan en Esperanto povus esti "kirko de Satano" aŭ pli longe "kristana preĝejo de Satano", se temus pri difinita domo, "eklezio de Satano", se temas pri iaspeca organizaĵo. Evidente ne temas pri domo, sed pri organizaĵo. Do evidente la trafa traduko estas "eklezio de Satano". Ĉiuj variaĵoj klare montras la paradokson de la nomo: "Satano" priskribeblas "personigo de la malo de kristana dio", kaj "eklezio" estas "organizita grupo de samkredaj kristanoj", do "eklezio de Satano" estas "kristanisma organizaĵo de kontraŭkristanismo" - sed ĝuste tiun paradokson kaj provokon celas la angla vorto Church of Satan, sendepende ĉu oni mem ŝatas aŭ malŝatas tiun grupiĝon. En vikidatumoj la artikolo delonge havas la e-lingvan titolon eklezio de Satano, kaj tiel ankaŭ renomiĝu la vikipedia artikolo. Cetere: La artikolo "eklezio de Satano", kreita en 2006, nur en aŭgusto 2015 moviĝis al nova titolo "Kirko de Satano", kun klarigo de uzanto nomata "Jamesoliverbulls", kiu skribis: "En la angla lingvo, Anton LaVey specife elektis la nomon "Kirko" [ĉar] por ofendi Kristanojn". Ĝustas la akcentigo pri ofendo de kristanoj, sed tiun ofendon same klare kaj gramatike ĝuste esprimas la vorto "eklezio"! ThomasPusch (diskuto) 16:26, 23 maj. 2017 (UTC)[Respondi]