Diskuto:Ekvadoro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La "artikolo de la semajno" laŭ mi nun jam estas en kompare bona stato. Kreiĝis minimumaj artikoloj pri ĉiuj provincoj kaj pri multaj urboj, pri gravaj politikaj kaj historiaj temoj - en la nuna teksto apenaŭ restis ruĝaj ligiloj, kaj tio estas bona signo. Kompreneble restas farindaĵoj, mankas tekstoj pri multaj pliaj urboj, pri naciaj parkoj, gravaj universitatoj ktp., kaj ankaŭ klaras ke mankas tekstoj pri la "pacifikaj" horzonoj okcidente de UTC-5, kio tuŝas la Galapagojn, sed ankaŭ la okcidenton de Norda Ameriko kaj la multajn insulajn ŝtatojn de la Pacifika Oceano... Sed kompare al landaj artikoloj pri aliaj ŝtatoj de Ameriko, tiu-ĉi artikolo nun estas en kontentiga stato. --ThomasPusch (diskuto) 10:55, 30 Jan. 2013 (UTC)

Prezidanto de Ekvadoro[redakti fonton]

La prezidanto de Ekvadoro estas Lenín Moreno, ne Rafael Correa. --Ceancata (diskuto) 18:33, 10 okt. 2017 (UTC)[Respondi]