Diskuto:Endormiĝo de la Dipatrino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Esperanto oni nomas tion "Endormiĝo de la Dopatrino" -- ekz-e en ReVo, http://reta-vortaro.de/revo/art/dorm.html#dorm.en0iĝo.KRI

--Sergio 03:01, 10 Dec. 2011 (UTC)

Ne Sergio, estis tajperareto de la reta vortaro, nun korektita.--DidCORN la 30-a de novembro 2017, 11:45 (UTC)

Didcorn jam en 2017 proponis enfluigi la pli grandan tekston Endormiĝa forpaso de Maria (de novembro 2014) en tiun ĉi, pli etan kaj ne intervikie ligatan, sed multe pli frue komencitan artikoleton. Mi tre subtenas tiun proponon, kvankam ĝi ne bone atentiĝis en tiu ĉi flanka diskutpaĝo. Post kunigo, kompreneble la intervikiaj ligiloj ŝaltiĝu al tiu ĉi teksto, kaj eblos pripensi kiel nomi la unuigitan tekston.

@DidCORN: Kvankam nun pasis iom pli ol 5 jaroj, ĉu vi ankoraŭ havus entuziasmon fari la kunigon? Mi ne atente legis la alian, pli ampleksan tekson, kies enhavon necesus alvenigi ĉi-tien: ĝi komenciĝis de la foje kaprice redaktinta eksa uzanto Ludovica - se estus probleme kunigi eventuale problemajn ĉapitrojn, vi ankaŭ povas alvoki min al kuna decido kion forstreki, kaj mi certas ke ankaŭ Kani kaj Moldur, kiuj jam kunredaktis la tekstojn, pretus esti en la konciziga komisiono (AndyHM, kiu komencis tiun ĉi tekston, bedaŭrinde ekde 2022 ne redaktis kaj supozeble nun havas aliajn zorgojn en la vivo...). ThomasPusch (diskuto) 18:49, 3 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi dekomence zorgos per enmeto de materialo en Endormiĝo de la Dipatrino. kani (diskuto) 19:07, 3 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Farite el la ekzistinta materialo. Nun pli bigotaj teologoj kiuj svarmas en Vikipedio poluru, korektu, aldonu kaj batalu ĉu katolikoj aŭ ortodoksuloj plej pravas. Mi iras endormiĝi.--kani (diskuto) 19:29, 3 feb. 2024 (UTC)[Respondi]