Diskuto:Esperanto-movado en Svedio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Moldur kaj Taylor 49: ... aŭ iu alia kiu bone orientiĝas pri socio de Svedio: en la teksto estas perdita frazo "Ĝi ankaŭ faris sukcesan propagandokampanjon por la Stokholma Ekspozicio, ĉefe en Estonio." - kvazaŭ ĉiu aŭtomate scius kio estas la Stokholma Ekspozicio, ankaŭ se ne estas artikolo, kaj la ligilo estas simple ruĝa. Kion vi pensas: ĉu eble temis pri d:Q5263555? - kvankam tiu "Internationella utställningen" de 1936 temis tre specife pri aviado, kaj mi ne supozas ke la eta lando Estonio en 1936 estis aparte elstara en internacia aviado. Aŭ pri kio "Stokholma Ekspozicio" eble temis??? ThomasPusch (diskuto) 19:15, 28 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

d:Q5263555 apenaŭ sencas ... dum ke d:Q1935333 malsencas ĉar ankoraŭ ne ekzistis. Jen mi trovis ĝin d:Q1504623. Taylor 49 (diskuto) 19:58, 28 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Dankon @Taylor 49: por via esploro kaj via trovo. - Moldur (diskuto) 20:55, 28 apr. 2024 (UTC)[Respondi]