Diskuto:Fabrizio Venturi

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas informplena ero en vikidatumoj (d:Q18812322) pri li, kaj hodiaŭ antaŭtagmeze iu anonimulo enmetis novan tekston komplete en la itala al la esperanta vikipedio, kiu estis rapide malfarita je la 13:45 UTC, ĉar komplete en malĝusta lingvo (itallingve en la esperantlingva projekto). Jam 2 horojn pli poste - 15:45 UTC - nova paĝo estis metita, ĉi-foje en fuŝtradukita Esperanto, sed baze problema en tio ke ĉiu vikipedia sintakso (probable pro la fuŝa traduko, eble jam antaŭe misa) tute difektiĝis. Mi proponis - 16:45 UTC - ke ni mem verku ĝerman artikolon pri la artisto, kaj protektu tiun paĝon almenaŭ kontraŭ neensalutintoj.

Aspektis tiel, kzazaŭ iu blinde enkopiis alilingvan paĝon, unue el la itala vikipedio, poste el la angla vikipedio, brutale fuŝtradukita per aŭtomato al Esperanto. Sed ne, kontrolo montris ke estas neniu alia artikolo en Vikipedio, do tiu ĉi nun estas la unua. Sed ĉar tamen suspektigas ke la vikidatuma ero estas tiom bone flegita, se tute ne estis teksto ĝis nun, mi serĉis kaj trovis en vikidatumoj indikon, ke itala paĝo iam estis, sed estis forigita en 2018, kaj en la itala vikipedio montriĝis ke jam antaŭe plurfoje estis tekstoj kiuj ĉiuj estis forigitaj. La ŝajne unua forigo el aprilo 2013 havas tiun postlasaĵon:

kun forte kritika noto, kiu tradukeblas:

Citaĵo
 Emfaza teksto sen triaj fontoj (ekskludante la oficialan retejon) pri artisto kiu plejparte registris por etikedo (do muzikeldonejo) kiun li fondis ("Dischi del Triciclo"); la cetero de la produktado estas por etaj muzikeldonejoj. Teksto kiu ankaŭ havas fortajn reklamajn tonojn kaj estis kreita de "programa" uzanto, kiu en vikipedio nur prilaboris ĉi tiun tekston. 

Va bene. Do ni estu atentaj.

Tamen homo de tiu nomo sendube ekzistas, estas pianisto kaj kantisto, almenaŭ la oficiala retejo en 2023 daŭre same ekzistas kiom en 2013, kaj se ĉi tie esperantista redaktanto faras koncizan artikolon pri la muzikisto tiam ne temas pri "programa uzanto, kiu en vikipedio nur prilaboris ĉi tiun tekston".

ThomasPusch (diskuto) 17:18, 13 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Aparte pro la historio de la artikolo en la itala vikipedio, mi eksplicite alvokas kritike atenti, ke la nuna esperantlingva artikolo restos mallonga, sobra kaj ne-fanfarona teksto de enciklopedio, kaj ne transformiĝos al granda reklama montrofenestro. ThomasPusch (diskuto) 19:56, 13 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Diskuto pri forgendaj artikoloj

La artikolo amplekse diskutiĝis en vikipedio:Forigendaj artikoloj, kun malunueca rezulto, kiu ne sufiĉis por forigo. Do la teksto ne estas forigita. Por nova diskuto necesus novaj argumentoj. Aidas (diskuto) 08:20, 12 jul. 2023 (UTC)[Respondi]