Diskuto:Financado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Mi ĵus sugestis en tiu ĉi artikolo la kunigon kun la jam ekzistinta artikolo Financoj. Mi sugestas la jenon: elprenu la tutan enhavon de la artikolo Financado kaj enmetu ĝin en la artikolo Financoj. Kiam tiu estu malplena igu ĝin alidirektilo de artikolo Financoj. Tiele oni ne perdos tiun nomon kaj kiu serĉos per tiu titolo trovos la tuton.--kani (diskuto) 18:30, 14 Apr. 2013 (UTC)

Saluton, Kani. Mi sugestis en Vikipedio:Diskutejo/Diversejo‎ alian kunigon, nome ke ĉi tiu artikolo aldone ricevu la enhavon el financoj kaj la intervikio en d:Q43015 estu poste alĝustigata. Krome ĉi tiu termino troviĝas en la libro "Internacia komerca-ekonomika vortaro en 11 lingvoj", sur la paĝo 144, kiel 1030-a kapvorto, dum ke la alia artikolo financoj eĉ ne enhavas fontojn nek referencojn. --Tlustulimu (diskuto) 18:55, 14 Apr. 2013 (UTC)
(+) La terminoj financo kaj financoj ne troviĝas en la menciita libro. --Tlustulimu (diskuto) 18:40, 14 Apr. 2013 (UTC)