Diskuto:Handroanto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Se oni ne planas bluigi tiom da ruĝaj ligiloj, eble indus forigi kelkajn el la krampoj. kani (diskuto) 12:23, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi jam scias ke ni malsamopinias pri ruĝaj ligiloj. Laŭ mi ili ne faras damaĝon se neniu kreas la artikolon, sed se oni jes faras artikolon pri la temo, kaj intertempe la ligiloj estas forigitaj, tio ja damaĝas la utilon de la enciklopedio. Ne eblas antaŭdiri kiuj artikoloj iam kreiĝos, eĉ se mi (almenaŭ nun) ne planas fari tion. Tial mi konservas en tradukoj kaj foje metas en originale verkitan tekston ligilojn al aferoj, kiuj ne havas artikolon sed meritus ĝin. Se vi aŭ aliaj poste forigos ligilojn laŭ via plaĉo, mi ne polemikos pri la afero, sed mi ne tute kontentos. Arbarulo (diskuto) 21:21, 28 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Ĉi-kaze, laŭ mia takso, la ruĝaj ligiloj temas pli ne malpli gravaj konceptoj ol la bluaj. Arbarulo (diskuto) 21:28, 28 okt. 2023 (UTC) P.S. Ĉu vi celas iujn specifajn ruĝajn ligilojn, kiujn vi taksas forigendaj? Arbarulo (diskuto) 01:03, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]