Diskuto:Hebefilio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Venca24 kaj KuboF Hromoslav: Mi ne scias kion esprimas la ĉeĥaj referencoj, ĉar mi ne komprenas la ĉeĥan. Sed laŭ miaj konoj "hebefilio" signifas seksan allogecon de plenkreskuloj al infanoj de ambaŭ seksoj post la prepubera fazo, do en komenca fazo de la pubereco - iu uzanto antaŭ mallonge aldonis indikon pri aĝo inter 11 kaj 14 jaroj, tio pli-malpli kovras la aĝon. Poste, ekde la aĝo 14/15, sekvas efebofilio, do allogo de plenkreskuloj al adoleskuloj en progresinta fazo de la pubereco, sed ankoraŭ ne plenkreskintaj. Mi ne scias ĉu por nekrimologoj aŭ nemedicinistoj eĉ tiom detala diferencigo necesas, sed evidente ĝi estas. La angla, germana kaj hispana artikoloj bone klarigas la koncepton de psike obsceda allogo al infanoj de ambaŭ seksoj en aĝo proksimume de 11 ĝis 14, nur ĉi-tie en la esperanta teksto oni, laŭ mi malĝuste, limigas la vorton al nur knabinoj de tiu aĝo. Laŭ mi la artikolo eraras, kaj konsekvence ankaŭ la sekva klarigo "Lesba hebefilio estas foje nomata kiel korofilio" estas iom mallogike enplektata. Sed artikolo pri korofilio en Esperanto tute ne ekzistas, kaj mi certe ne volus pliprofundiĝi en la temaron de seksaj perturboj de plenkreskula psikiatrio, tial mi ne pretus ekverki artikolon pri tio. Sed laŭ mi gravas ke tiu ĉi artikolo ne prezentu malĝustajn informojn. Tamen: ĉu povas esti ke en la ĉeĥa lingvo la terminologio estus tiom malsama kiom en la angla, germana kaj hispana??? ThomasPusch (diskuto) 16:49, 27 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

@ThomasPusch: Post mallonga trarigardo mi devas konstati, ke vi pravas. La ĉeĥaj fontoj pritraktas la vorton kohere en la maniero priskribita en la artikolo, (se vi volas mi povas provizi tradukojn aŭ eblas uzi aŭtomatajn tradukilojn). Sed ankaŭ laŭ la Vikipedioj en la germana kaj la angla malsamas la konceptoj, en la germana hebefilio estas la ĝenerala vorto por ambaŭ seksoj ("Hebephilie (...) ist die erotische und sexuelle Präferenz eines Erwachsenen für pubertierende Jungen und/oder Mädchen etwa im Alter zwischen 11 und 16 Jahren.") dum efebofilio por knaboj ("Die Ephebophilie (...) bezeichnet die homosexuelle Neigung (Sexualpräferenz) zu pubertären und postpubertären Jungen."), sed en la angla oni skribas pri efebofilio ("Ephebophilia is the primary sexual interest in mid-to-late adolescents, generally ages 15 to 19.") kiel la ĝenerala vorto kaj hebefilio parto de ĝi kovranta fruajn adoleskulojn ("Hebephilia is the strong, persistent sexual interest by adults in pubescent children who are in early adolescence, typically ages 11–14 and showing Tanner stages 2 to 3 of physical development."). Eble indus iomete serĉi pri kiel la vortoj estas difinitaj en la fundamentaj kaj aliaj mondaj lingvoj por trovi vojon por ĝeneraligi la enkondukan klarigon, kaj poste ni povus kovri la diferencojn inter la lingvoj en la artikolo. --Venca24 (diskuto) 09:06, 28 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
@Venca24: La etimologia problemo pri efebofilio kompreneble estas, ke en antikva Grekio la vorto Efebos (ἔφηβος) klare celis pli aĝajn knabojn, kiuj ofte prezentatas en statuoj nude kaj oni povas klare vidi ke ĉiuj estas viraj specimenoj. Mi certas ke iam - probable komence la la 20-a jarcento - la seksologio simple vastigis la koncepton al ambaŭ seksoj, pensante "knaboj en aĝo de 14/15 ĝis 17 jaroj ja nur estas speciala kazo de gejunuloj en aĝo de 14/15 ĝis 17", do la termino "efebofilio" ankoraŭ taŭgas, analoge ankaŭ celante knabinojn en tiu aĝo. Fakte knabinoj evoluas iom malsame ol knaboj, kaj eble eĉ malfacilas meti ĉiujn gejunulojn en unu poton, sed oni ne forgesu ke male al la vorto efebo jes la vortoj kun -filio ĉiuj celas la nejustan diferencon de aĝo kaj potenco, la nesanan seksan allogon de plenkreskuloj al multege pli junaj gejunuloj, kiuj ĉi tie konsidereblas nur kiel objektoj (diras la observantaj seksologoj) - do ne necesas tro detala diferencigo, ĉar la problemoj de junulo kaj junulino 15-jaraj esti la objekto de 40- aŭ 60-jara malsanulo (ina aŭ vira) probable estas samaj. Sed se oni edukiĝis en klasika mezlernejo kaj lernis la latinan kaj malnovgrekan, aŭ eĉ nur foje vidis grekajn statuojn de knaboj en diversaj stadioj de kreskiĝo (iel mi neniam vidis grekajn statuojn de nudaj knabinetoj, do la grekaj skulptistoj tre diferencigis), tiam kompreneble vortero efebo- ἔφηβο- tre pensigas pri eksknabo. Eble pri hebefilio estas similaj miskomprenoj pri la etimologio (fakte la helena diino Hebo estis juna virino, ne seksneŭtrala), sed ĉiukaze en unua frazo de teksto gravas citi la nuntempajn difinojn kaj ne citi eblajn miskomprenojn - alikaze la konfuzo plenas. {{{1}}} ThomasPusch (diskuto) 10:02, 28 jan. 2023 (UTC)[Respondi]