Diskuto:Historioj de Sankta Francisko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiamaniere reformi chi tiun paghon kaj la konektitajn por komprenigi, ke estas tute erare skribi "Malalta" kaj "Alta" por paroli pri "malsupra" kaj "supra" bazilikoj?

Plej bone estus diskuti pri tiu afero en nia diskutejo Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:50, 13 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĉu eble temas pri la du grupoj de bazilikoj, kiujn priskribas la artikolo baziliko?
Citaĵo
 En la romkatolika eklezio baziliko [...] estas titolo por preĝejoj kun elstara graveco, je kio oni distingas inter bazilikoj plejaltrangaj (basilica maior) kaj la ceteraj bazilioj (basilica minor). Komence nur 4 bazilikoj havis la titolon (latine basilica maior), ili estis ĉefpreĝejoj de la patriarkoj. Poste la papo nomumis malgrandajn bazilikojn (latine basilica minor). 
Se estas tio, pri kio Marek aludas, tiam estas tute neniu "malalta" kaj "alta" nek "malsupra" kaj "supra". ThomasPusch (diskuto) 03:00, 30 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Tiun ĉi tekston antaŭ 2016 lanĉis la tiam tre maljuna uzanto Ludovica (vikipediaj nomoj Ludovica kaj Ludovica1), kiu kreis multegajn parte valorajn, parte lingve tre kapricajn tekstojn, kun ofte ankaŭ kapricaj enhavaj asertoj, ĉiam sen referencoj. Li intertempe longe mortis, ne plu povas konsenti adapti tre kaprican vortumon al pli kutima kaj ne plu povas kontribui referencojn. Tamen necesas daŭre skeptiki pri ĉiuj tekstoj de li (plejparte pri historio de kristanismo kaj de judismo), ĉar povas esti ke iuj asertoj estas same fantastaj, fabelaj kaj dubindaj kiel la lingva stilo. Ofte ruĝaj ligiloj en la teksto simple estas fuŝaj, ĉar simple li redakte pripensis iujn ligilojn kaj ne kontrolis, ĉe eble estas iu esperanta artikolo kaj per kiu nomo. Kaj ankaŭ povas esti iuj asertoj en la teksto, por kiuj entute ne eblus trovi fidindajn referencojn, kaj kiuj estas nur kapricaj personaj konvinkoj de tre nekonforma maljunulo. Tial multaj el la tekstoj fakte bezonus kritikan ŝablonon {{Sen referencoj}} antaŭ la teksto, la vortumoj bezonas revizion ĉu ili bone kompreneblas kaj ĉiuj ruĝaj ligiloj ankoraŭ bezonus kontrolon, ĉu ili vere estas ruĝaj ligiloj aŭ ĉu nur la titoloj de la ligiloj estas malbone elektitaj. ThomasPusch (diskuto) 03:00, 30 okt. 2023 (UTC)[Respondi]