Diskuto:Hui

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikoleto certe ne traktas la mondvaste plej gravan kulturan temon, sed aliflanke ne perfortas leĝon aŭ regulon: ĝi priskribas unu el tri fikciuloj pri kiuj en la artikolo Hui, Dui kaj Lui estas pli profundaj informoj, kaj tial ĝi havas parte similan vortumon kiel la artikolo pri ĉiuj tri figuroj, sed ne saman. Kunigo al nur unu artikolo pri ĉiuj tri fikciuloj teorie kompreneble eblus, sed ne necesas: la frazaro de tiu-ĉi teksteto estas en gramatike ĝusta lingvaĵo, ĝi estas pli ol ĝermo kaj traktas unuopan fikciulan temon: tial ĝi facile povu resti en teksta formo, ne nur kiel alidirektilo. ThomasPusch (diskuto) 12:39, 24 Dec. 2013 (UTC)

Kara ThomasPusch! En ĉi tiu kazo mi tamen malsamopinias kun vi: Nek Hui, nek Dui, nek Lui meritas propran artikolon, kaj mi proponas restarigon al la antaŭa stato, kie tiuj tri simple estas alidirektiloj al la komuna artikolo.
La kialo estas Vikipedio:Menciindeco. La triopo estas klare menciinda, kun propra artikolo, sed iu unuopa anasido estus nur menciinda se ekzistus iu fidinda fonto indikanta ke tiu anasido havus iun econ kiu distingus lin de la aliaj. Mankas tia fonto. Fakte ĉiuj fontoj kiujn mi trovis emfazas la identan aspekton kaj identan personecon de la tri fikciuloj. Se ili havus apartajn artikolojn, la enhavo en ĉiuj tri tamen ne povus esti io plia ol en la komuna artikolo. Konsekvence, neniu alia Vikipedio havas tiajn apartajn artikolojn. Mi opinias saĝe sekvi tiun ekzemplon. Ĉu bone? - Amike, Moldur (diskuto) 06:46, 1 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Kara Thomas! Bedaŭrinde plu mankas fonto ke ajna el la triopo "estas" aŭ "konsideratas" en iu ajn senco distingebla de la aliaj. Mi plu proponas plene forigi la tri unuopajn artikolojn, lasante nur alidirektilojn al la komuna. - Amike via Moldur (diskuto) 06:14, 2 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Notu: "The three ducklings are noted for their identical appearances and personalities." En: en:Huey, Dewey, and Louie. - Amike, Moldur (diskuto) 06:27, 2 okt. 2019 (UTC)[Respondi]