Diskuto:Insulo Alexander

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu artikolo postulas poluradon.--kani (diskuto) 00:32, 21 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Ĝuste. Precipe ĝi videble estas nekomplete farita traduko el la angla. Inter alie ŝajne necesus decidi, kio estus la ĝusta e-lingva termino por marpeco angle nomata sound, germane Sund, hispane seno, svede nor (en vikidatumoj d:Q491713) .. io "pli larĝa ol "golfeto" [aŭ eĉ pli larĝa ol "golfo", depende ĉu oni tradukas la anglan vorton "bay" per golfo aŭ golfeto] kaj pli vasta ol fjordo". aŭ laŭ la nuna difino en vikidatumoj simple "longa, relative vasta akvejo konektanta du larĝajn akvejojn". Do baze temas pri vasta markolo. Ĉu eble "fjordego" taŭgus? La vorto "markol-eg-o" supozeble miskompreniĝus "mar-kolego"... Ĉiukaze frazoj kiel "George la 6-a Glacbreto tute plenigas George VI Sound" estas malpretaj kaj malkontentigaj. ThomasPusch (diskuto) 08:51, 23 nov. 2017 (UTC)[Respondi]