Diskuto:Italio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la artikolo pri Italio mi finfine ekŝanĝis misuzitajn "po" al ĝusta "por". Temas pri esprimoj kiel "5,92 mortoj por 1000 naskoj", en kiuj la prepozicio egalas al frakcistreko. En la Vikipedio estas amasegoj da okazoj, en kiuj oni mise uzis "po" por esprimi tiun signifon. Tio estas erara, kaj makulas la tekstojn de la Vikipedio.

Mi volas instigi ĉiujn iom post iom korekti tiajn "po"-ojn al ekz. "por" (preskaŭ ĉiam uzebla) aŭ al alia prepozicio taŭga laŭ la aktuala senco. Temas precipe pri landaj artikoloj similaj al tiu pri Italio.

Eblas legi pri tiu ĉi afero en PMEG ĉe Matematikaj esprimoj. --bertilow (Bertilo Wennergren) en 2003

Paĝoj pri komunumoj de Italio[redakti fonton]

En februaro 2006 roboto kreis vikipediajn artikolojn pri ĉiuj tiamaj komunumoj de Italio. Tio estis bona komenco, sed de tiam la granda kvanto de paĝoj bezonas almenaŭ minimuman prizorgon, kaj tiu mankas. Ekzemple necesas en multaj paĝoj forpreni indikojn pri ne plu ekzistantaj blazonobildoj, atenti ke estu ŝablono {{projektoj}}, necesas atenti ke estas almenaŭ tri frazoj kun almenaŭ unu ekstera ligilo, kaj en tiu minimuma stato estu indiko {{ĝermo|Italio}}, kiu forfalu nur kiam estas signife pli ol 3 frazoj. Bonas forpreni el la informkesto la inflacian uzon de la jarindiko (2005) - ĝi bonas por indiki nombron de loĝantoj laŭ la stato de 2005, sed la aparteno al regiono kaj provinco ne ŝanĝiĝas ĉiujare, kaj ankaŭ ekzemple la komunuma teritorio kutime ne ŝanĝiĝas ... SE estas iu ŝanĝo, tiam prefere indikiĝu la aktuala teritorio kun jaro kiam ĝi ekvalidis, ne la hazarda jaro 2005 kiu estas nur pro tio ke la roboto laboris en februaro 2006. Kaj tre multaj artikoloj havas ruĝan ligilon itallingvan pri kristana patrono de la komunumo - en multaj kazoj pri la persono ekzistas esperantlingva artikolo: minimumas alidirektilo de la misa itallingva paĝotitolo al ĝusta esperantlingva, sed pli bonas en la informkesto anstataŭigi la ĉi tie malĝustan italan vorton per ĝusta esperantlingva, por ŝanĝi mise ruĝan al bone blua interna ligilo. Bonas flanke ankoraŭ traduki la dosierajn indikojn "file, thumb, right, left" al "dosiero, eta, dekstra, maldekstra". Por ne plene perdi la superrigardon, rekomendindas ne nur ĝustigi unuopan paĝon, sed tuj ĉiujn komunumojn de unu provinco, de komenco ĝis fino. Pri la norda aŭtonoma provinco Sud-Tirolo, pri Monco kaj Brianco en Lombardio kaj iuj pliaj provincoj mi persone faris tiun laboron, ĝis marto 2017.

Krome, komence de 2015 10 provincoj de Italio estis transformitaj al nova nomo "metropola urbo", kaj poste en 2015-16 aldoniĝis kvar pliaj tiaj "metropolaj urboj". En la paĝoj pri la membraj komunumoj necesas indiki tion en la unua tekstparto, kaj fine de la paĝo ĝustigi la kategorionomon. Pri la membraj komunumoj de la "metropolaj urboj" Florenco, Milano kaj Venecio mi faris la laborojn indikitajn en ambaŭ ĉapitroj, pri la metropola urbo Torino mi sukcesis tralabori la komunumojn de komencaj literoj A ĝis O, kiam en marto 2017 mi ĝisis el regulaj vikipediaj taskoj kaj do ne daŭrigis la tralaboron. La paĝojn de komencaj literoj P kaj R el la metropola urbo Torino poste laŭ mia modelo prilaboris aliulo, sed tiam la projekto haltis. Semajnfine malgraŭ mia paŭzado mi sukcesis fini la adapton pri la lastaj 55 paĝoj (literoj S ĝis Z) de la ĉirkaŭaĵo de Torino, sed ĉiukaze restos la aliaj 10 novaj "metropolaj urboj", kaj restos la paĝoj de multaj pliaj provincoj de Italio. Eĉ se roboto helpos en la laboro, bonos dividi la paĝojn pri komunumoj de Italio al prefere pluraj vikipediistoj kaj home kontroli la tekstojn - se ne praktikos robota helpo, eĉ pli gravas dividi la laboron al pluraj homoj. Kaj bonas en centra diskutpaĝo (prefere simple ĉi tie) noti kiuj paĝaroj prilaboriĝis kaj kiuj ankoraŭ ne.

Plua paŝo estus eĉ ŝanĝi la nombron de loĝantoj de la jam malnoviĝanta stato de 2005 al aktuala stato: ekzemplo por tio estas la teksto pri la komunumo Muggiò. Sed tiu aktualigo bezonas aktualan indikon pri la nombro de loĝantoj en vikidatumoj - se tion la koncerna esperantista redaktanto devas mem meti antaŭ ol fari la esperantlingvan redakton, la redakta laboro tiom grandiĝas ke ne realismas trakti grandajn kvantojn de paĝoj. Tial rekomendindas unue fari la "bazajn" laborojn menciitajn supre, kaj koncentriĝi pri la vikidatuma aktualigo de la tekstoj nur poste.

ThomasPusch (diskuto) 10:23, 22 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Ekonomio[redakti fonton]

Mankas tiu grava parto.--kani (diskuto) 12:11, 3 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]