Diskuto:Kameraisto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La teksto komenciĝas per la vortoj "En kino, la kameraisto (aŭ direktoro de fotografioĉefa fotografisto) estas...", kaj estis iom iritige ke ĝi ĝis nun havis titolon "direktoro de fotografio": Mi ĵus alinomis la titolon konforme al la unua frazo de "direktoro de fotografio" al "kameraisto" (ĉar en vikipedio la titolo kaj la komenco de unua frazo de la teksto nepre akordiĝu) - kvankam la vortumo "direktoro de fotografio" aspektas pli sklava traduko de la angla aŭ franca titoloj, en Esperanto ĝi ne vere taŭgas. La "kameraisto" (aŭ "ĉefa kameraisto") laŭ esperanta difino ne estas direktoro, kaj ankaŭ ne okupiĝas pri fotografio, do pri farado de fotoj, sed pri farado de filmoj per kameraoj. Tial eĉ dubindas ĉu sencas senkomente lasi la alternativan nomon "...(aŭ direktoro de fotografio...", sed pli bone komenti ke tio estas nur laŭvorta traduko de la titoligoj en iuj naciaj lingvoj. Sed tiel ĉi jam estas pli bone ol estis antaŭe. ThomasPusch (diskuto) 11:43, 15 okt. 2023 (UTC)[Respondi]