Diskuto:Kenigsbergo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kenigsbergo ne pli ĝustas ol Konigsbergo. Kial ne simple Königsberg ?

>Mi konsentas, ke plej ofte preferindas uzi la etnalingvan nomon kun aldono de prononcindiko.Tamen tie, kie esperantigita formo estas uzata, estu unu, ne pluraj.
>Nu, Kenigsbergo enestas (apud Kaliningrado) en la prestiĝa "Granda Vortaro Esperanto-Deutsch de Erich-Dieter KRAUSE - kvankam tiu fakto en si mem devigas al nenio, ja tamen estas rekomendinde orientiĝi laŭ ĝi; alikaze kian utilon havus vortaroj, ĉu ne? Nur kiel flankaĵo: Per Google mi trovis "Konigsbergo" 12-foje, "Kenigsbergo" 23-foje.
>Malgraŭ ĉi konsideroj restas la demando (via), ĉu ni entute uzu esperantigitan formon en artikoltitolo de Vikipedio? Eblas eĉ pli radikale demandi: ĉu entute necesas tiu ĉi artikolo; Königsberg estas parto de la historio de Kaliningrado kaj estas konsekvence trakti ĝin tie. (Amike salutasMontanesko)
Nu, de kiu jaro estas tiu vortaro? Se temas pri relative malnova vortaro, mi sugestas ke ni translokigu la artikolon al Köningsberg, pli facile trovebla. Bab 18:05, 30. Sep 2004 (UTC)

Etnalingva nomo[redakti fonton]

Etnalingva nomo de Bankoko (kiam en latinaj literoj) estas Krungthep Maha Nakorn Amarn Rattanakosindra Mahindrayudhya Mahadilokpop Noparatana Rajdhani Mahasathan Amorn Piman Avatarn Satit Sakkatultiya Vishnukarn Prasit. Ĉu ni usu la etnalingvan nomon de Bankoko kun aldono de prononco?

Ne, ĉar nomojn de "internaciaĵoj" kiel landoj, ĉefurboj, milionurboj, maroj, kaj riveregoj kaj lagegoj oni kutime esperantigas. Ekzistas Esperanta tradicio por "Bankoko", kaj ĉiukaze la de vi citita nomego estas iomete longa... Bab 18:05, 30. Sep 2004 (UTC)

Königsberg estis granda urbo kaj loko de renoma universitato. Mi ne dubas, ke ĝis la jaro 1933 ekzistis pluraj vigle agantaj Esperanto-grupoj en la urbo, kaj estus interese scii kiun nomumon ili kutime uzis. Mi sopozas ke la formon Kenigsbergo, kiun poste transprenis Krause, sed mem ne havas aliron al iaj dokumentaj fontoj. En kazo de dubo, mi samopinias kun Bab, pli praktikus uzi la originan formon "Königsberg". Aparte malpraktikas la ĝisnuna stato, ke la titolo "Königsberg" nun gvidas al alidirektilo de nur tri linioj, kaj estas risko de internaj ligiloj misgvidiĝas tien, anstataŭ al la teksto pri la historia urbo. La longa versio de la germanlingva nomo "Königsberg in Preußen" aŭ io kiel "Königsberg (Prusio, 1255-1945)" ne estas tiom praktika kiel esperantlingva artikola titolo, ĉar la du aliaj samnomaj loĝlokoj multe malpli konatas, kaj homo pensanta pri interna ligilo "Königsberg" sen aldonaĵoj tutprobable pensas pri la historia urbo en orienta Prusio. Tial mi nomas la apartigilon al titolo "Königsberg (apartigilo)", kaj poste ankoraŭ eblas decidiĝi, ĉu "Kenigsbergo" aŭ "Königsberg" estu la fakta titolo de la teksto, kun alidirektiloj de aliaj vortumoj. ThomasPusch (diskuto) 11:43, 10 Sep. 2015 (UTC)

Pro la mallongeco de ĉi tiu artikolo, eble ĝi devus esti kunfandita kun la ĉefa Kaliningrado artikolo. Ambaŭ artikoloj estas diskutanta la sama urbo. Tomiĉo (diskuto) 03:17, 7 jun. 2017 (UTC)[Respondi]

Bedaŭrinde ne temas pri la sama urbo. En 1945 ĉiuj loĝantoj de la urbo sen escepto estis forigitaj kaj ankaŭ ĉiuj konstruaĵoj de ĝi, ĝis la lasta ŝtono, kun sola escepto malatenti la ruinon de la eksa katedralo de Königsberg, pro la tombo de Kant, tiel ke post la falo de Sovetunio eblis komenci rekonstruon de la fasado (ĝis 1998) kaj poste de la interno. Tiu sola domo tamen ne estas urbo: fakte la urboj Königsberg kaj Kaliningrad estas tute malsamaj urboj el diversaj epokoj kun simple preskaŭ samaj geografiaj koordinatoj. Tiu kompleta neniigo de urbo estas escepto kaj en la antikva kaj moderna historiaj epokoj - kutime ankaŭ post la Dua Mondmilito konkeritaj urboj estis transprenitaj fare de la konkerantoj, kaj komenciĝis rekonstruo, ne la postmilita kompletigo de plena detruo kaj forigo de ĉiu domo ĝis la lasta briko. En multaj kazoj ankaŭ ne la kompleta loĝantaro estis murdita aŭ forpelita, sed en urboj kiel Talino (ĝis 1918 Reval), Rigo, Breslau aŭ Eger/Cheb nur la (granda) parto kiu laŭ la konkerantoj "devis esti etne purigita" estis forigita. La senspura detruo de Königsberg kaj konstruo de nova vivejo de socialismaj slabokonstruaĵoj kaj betonaj placoj en la sama loko estas simbolo de la stalina megalomanio novskribi la historion kaj novpentri la mapojn. Stalino konsekvence realigis tion, kion iuj antikvaj politikistoj en la romia senato nur parole postulis pri kompleta forigo de la mal-romia urbo Kartago antaŭ ties milita venko fare de la romia imperio - tamen la romianoj post la venko fakte tute ne forigis ĉiun ŝtonon de Kartago, kaj laŭ ordono de Julio Cezaro kelkajn jardekojn post la preskaŭ-detruo facilis rekonstrui novan Kartagon. Königsberg vere estas komplete for. ThomasPusch (diskuto) 16:42, 25 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
Ioma korekto de la historiscienca vidpunkto.
  1. Kompleta detruo de la germana urbo estis parto de ĝenerala politiko pri malgermanigo de la regiono. Germana ekspansio orienten daŭris dum jarcentoj kaj kaŭzis preskaŭ totalan germanigon de Centra kaj Orienta Eŭropoj. Nur lime de Nord-Okcidenta Rusio tiu ĉi inundo estis haltigita de rusiaj trupoj (Aleksandr Nevskij ka) kaj poste parte repelita kadre de konkero de Baltio kie fine de la 19a jarcento cara administracio aktive kontribuis al kreado de litova, latva kaj estona intelektularoj, celante malgermanigi la regionon por malaltigi imperiismajn influojn de la ĵus unuiĝinta Germanio. Prusio dum jarcentoj estis la kerno de germana militismo, do estis decidite ke ĝi devas esti likvidita komplete. Tio ne estis arbitra decido, nek kaprico, sed malvarma geeopolitika kalkulado.
  2. Post la dua mondmilito evidentiĝis ke necesas radikala solvo de la germana problemo kaj ĉiuj popoloj de la regiono komplete forpelis siajn germanojn kadre de tio kion oni nun nomus etna purigado. Pollando, Hungario, Ĉeĥoslovakio, Jugoslavio, Rumanio deeportis siajn germanojn al Germanio. La sola escepto estis Sovetunio kie germanoj, kvankam estis ekzilitaj al Siberio kaj Kazaĥio dum la dua mondmilito, tamen post la morto de Stalin same kiel ĉiuj aliaj eekzilitoj ili estis rehabilititaj kaj havis la samajn rajtojn kiel la aliaj civitanoj. Pro tio milionoj da polaj, hungaraj kaj ĉeĥaj germanoj iĝis rifuĝintoj dum en la nuna Rusio germano Miller estas ĉefo de Gazpromo, germano Gref estas estro de Sberbanko kaj germano Moor estas guberniestro de Tjumena provinco, kie mi loĝas.
  3. Slabkonstruaĵoj en Kaliningrado havas neniun rilaton al megalomanio de Stalin, ĉar origine ili estis kreitaj en Eŭropo kaj Usono, grave popularigitaj kaj evoluigitaj de la franca arkitekto Le Corbusier kaj en Sovetunio aperis nur fine de la 1950-aj jaroj, kiam Nikita Ĥruŝĉov kadre de sia senstaliniga politiko decidis likvidi sennombrajn lignajn barakojn kiel Stalin-heredaĵon kaj doni al milionoj da homoj komfortajn loĝejon danke al industriigo de la konstruado. Li sukcesis kaj kvankam nun tiuj ĉi domoj ofte aspektas aĉe, en tiu epoko ili feliĉigis milionojn da homoj kaj ne nur en socialismaj landoj. Stalin inverse ne interesiĝis pri tiaĵoj kaj preferis klasikismajn konstruaĵojn kiuj ĝis nun staras en la centro de Moskvo (Stalin-nubskrapuloj) kaj de aliaj urboj. RG72 (diskuto) 04:55, 10 okt. 2023 (UTC)[Respondi]