Diskuto:Kenta Ŝtata Universitato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@ThomasPusch Ĉu tiel aŭ Ŝtata Universitato Kent? Sj1mor (diskuto) 14:45, 4 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Kenta en Kenta Ŝtata Universitato gramatike estas tutnormala esperanta adjektivo. Ĝi facile povas resti kie ĝi estas nun. Se oni estus tute detalema, kento en Esperanto estus io alia, sed mi jam vidis la anglian graflandon Kent kun esperantlingva o-finaĵo, do en la formo "Kento", kaj se tio tolereblas pri la anglia graflando, kial ne ankaŭ por la samnoma urbo en la nova mondo? La modelaj titoloj bonna universitatomunkena universitato ĉiukaze estas tute klasikaj titoloj de vikipediaj artikoloj (bone, konsentite, Bonno kaj Munkeno menciiĝas en PIV, sed ankaŭ se oni skrupule elektus malpli esperantlingvan titolon Ŝtata Universitato Kent, tio ĉiukaze ne vastigus la amplekson de PIV). ThomasPusch (diskuto) 15:01, 4 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Problemeto pri tiu paĝo estas, ke se havi ĝin, eble ankaŭ bonas havi tekston pri Kent (Ohio). Kaj pri la lokoj de aliaj kampusoj: "Ashtabula, Burton, Orienta Liverpool, Jackson Township, New Philadelphia, Salem kaj Warren, Ohio, kun kromaj instalaĵoj en Klevlando, Sendependeco, kaj Twinsburg..." - Se Ashtabula, Burton, Orienta Liverpool estas sen ligiloj, kial Jackson Township, New Philadelphia estas kun ruĝaj ligiloj? Kial Klevlando ne estas en bluaj literoj? Kaj kiu urbo estas "Sendependeco"? Kaj sekvu la ligilojn al Salem kaj Warren! Tie tute ne ligiĝas tekstoj pri la celitaj loĝlokoj!!! Facilas ĝustigo al Warren (Ohio), kaj bonas transformo de la kaprica alidirektilo Warren al vera apartigilo almenaŭ pri Warren (Ohio) kaj la nederlandano Hans Warren (ĉu mi forgesis iun artikolon pri la temo, kiu jam ekzistas en wiki.eo?). SE oni ne havas la energion ĝustigi Salem al Salem (Ohio) kaj post mem fari novan artikolon tie (tiam oni ankaŭ povas fari tekstojn por Ashtabula, Burton, Orienta Liverpool, Jackson Township, New Philadelphia), pli bonas noti la lokojn SEN ligiloj, ĉar Salem kaj Warren aspektas bele, kvazaŭ tiel estus artikoloj pri la ĝustaj loĝlokoj, sed ĉar ne estas tiel, la bluaj ligiloj estas trompoj. Pri Usono ofte estas tiom da laboro se oni nur kreas unu artikolon, ĉar tie multaj paĝoj ankoraŭ ne estas aŭ estas malmaturaj... Sed des pli meritas verki pri Usono! ThomasPusch (diskuto) 15:09, 4 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
@Sj1mor: Pardonu ke mi ne metis la ŝablonon {{re}} en mia respondo, tial eble vi tute ne vidis mian reagon ĝis nun. Se vi ĝis nun ne verkis plian artikolon pri loĝloko kaj ankaŭ ne ŝanĝis ruĝan ligilon al simpla nomo sen ligiloj, mi provizore faros tion, do skribos simpligite Jackson Township, New Philadelphia ktp. Kompreneble, se vi aŭ iu alia metos artikolon pri la paĝo, eble laŭ modelo de la ekzista teksto Warren (Ohio), tiam kompreneble eblas meti ligilon. En Usono ĉiukaze indas serĉi urbonomon en ĉiuj teksto post kreo de teksto, por vidi ĉu ankoraŭ ie eblas meti bluan ligilon. Kaj ankoraŭ io: Mi ĵus rigardis la paĝon Ohio kaj tie vidis ruĝan ligilon Ŝtata Universitato Kent, kaj du pliaj paĝoj (pri la jaro 1970 kaj la asteroido 5391 Emmons) ankaŭ ligas al la ruĝa ligilo. Tial eble tamen ne estis saĝe komune elekti la malpli kutiman nomigon adjektivo+institucio, kvankam ĝi gramatike tutsame ĝustas. Mi nun metas aligirektilon de Ŝtata Universitato Kent kaj sekurocele ankaŭ Ŝtata universitato Kent kun meza minsklo al la nuna titolo, tiel ĉiuj tri variaĵoj kunkolektiĝas... ThomasPusch (diskuto) 09:37, 7 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]