Diskuto:Keuruulle takaisin

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne jam reviziita redakto de antaŭ semajno proponis interalie ŝanĝi la vortumon "urbo Keuruu" al "komunumo Keuruu", ĉar la loko Keuruu ricevis urbajn rajtojn nur komence de januaro 1986 kaj la kanto publikiĝis en 1986, do eventuale verkiĝis jam antaŭ tiu jaro, kaj ŝanĝi la vortumon "provinca gazeto" al "provinca gazeto (supozeble Keskisuomalainen)". Pri skribado de "komunumo Keuruu" estas neniu problemo, kvankam laŭ la tempa sinsekvo "urbo" same estus tute senproblema, sed la aldono de "(supozeble Keskisuomalainen)" ŝajnas pura persona divenado kaj eblus nur kun certeco kaj neŭtrala referenco. Mi entute proponas lasi la etan tekston tia kia ĝi estas nun kaj ne blovige ampleksigi ĝin per iuj meminventitaj frazoj. Ĉiukaze oni povus argumenti, ke se eĉ en la finna ne estas artikolo pri tiu kanzono, en Esperanto tute nekonata kaj tekste nekomprenebla por ĉiu ne-finno, rezulte oni ŝovu la tekston pri ĝi kaj pri ĉiuj aliaj kanzonoj en la artikolon Juha Vainio. Sed laŭ mi ankaŭ tolereblas tiel-ĉi, se oni ne tro kapricas pri dubindaj tekstoampleksigoj. Maksimume diskuteblus aldono de iu foto, eble "Finnish summer cottage and a lake in Keuruu.jpg", ĉar la teksteto tute ne havas iun ajn grafikaĵon. ThomasPusch (diskuto) 17:37, 30 apr. 2023 (UTC)[Respondi]