Keuruulle takaisin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Keuruulle takaisin ("Reen al Keuruu") estas kanzono de Juha Vainio. Ĝi ne apartenas al la plej konataj pecoj de Juha Vainio. Ekzemple, pri ĝi ne ekzistas artikolo en la finna Vikipedio. Ĝi rakontas pri tio, ke Vainio sopiris sian amikon Akseli Seppänen, kiu helpis Vainion en sia mezfinnlanda komunumo Keuruu kaj kiun Vainio honoris multe. Vainio esperis, ke li povu denove renkonti Seppänen. Fine de la kanto Vainio rakontas pri tio, ke li legis en provinca gazeto mesaĝon pri tio, ke Akseli Seppänen mortis. "Muistan Seppäsen Akselin ja kaipaan Keuruulle takaisin", esperante "mi memoras Akseli Seppänen kaj mi sopiras reen al Keuruu." Vainio diskis la kanton en la jaro 1986.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]