Vanhojapoikia viiksekkäitä

El Vikipedio, la libera enciklopedio
iom triste kaj solece aspektanta simbola ringofoko

Vanhojapoikia viiksekkäitä (liphararaj fraŭloj) estas unu el la plej konataj pecoj de Juha Vainio, finna kantaŭtoro. Vainio faris ĝin en la jaro 1982. Ĝi aperis sekvantjare. Ĝin kantis kaj diskis ankaŭ Vesa-Matti Loiri. Ĝi rakontas pri Nestori Miikkulainen, kiu loĝas sole en dometo en insulo de lago Saimaa en Puumala kaj pri saimaannorppa, ringofokon kiun li vidas en la lago. Forbildo de la ĉefpersono estis vere fraŭlo Nestori, kiu loĝis en insulo de Saimaa, sed Vainio ŝanĝigis lian familinomon. Krome, vere tiu Nestori ludis tirharmonikon, sed Vainio ŝanĝigis la ludilon. Laŭ la kanto Nestori ludas buŝharmonikon. La peco komparas la viron, kiu ne edziĝis ĉar loĝis en tiom izola loko kaj fokon, kiu ne facile trovis edz(in)on, ĉar tiutempe estis do malmulte saimaannorppaj, laŭ la kanto nur 100. La kanto peris, ke en Finnlando oni zorgiĝis pri saimaannorppaj. Grandparte tio peris, ke ilia nombro komencis kreski. Nun ili estas pli ol 300. Iam oni skribas aŭ tajpas la nomon de la peco Vanhoja poikia viiksekkäitä, sed tio estas erare. La esprimo vanhoja poikia signifas "maljunaj knaboj" sed vanhojapoikia "fraŭloj".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]