Albatrossi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
albatroso en tipa flugado

Albatrossi ("albatroso") estas unu de la plej konataj kanzonoj de Juha Vainio. Ĝin aranĝis Jaakko Salo. Vainio publikigis ĝin en 1981. La baza ideo estas tio, ke oni devas agi por ke la revoj realiĝu. Temas pri tio, ke oni ne forlasu revon el la infaneco, kvankam tiu revo ne realiĝis en la infanaĝo. En la peco Vainio kantas pri sia eksa lernejamiko, kiu finigis la lernejiron 15-jara kaj fariĝis maristo. Laŭ la kanto tian homon oni povas kompari kun albatroso, kiu flugas longtempe neripozante.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]