Ringofoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La ringofoko, ringopuso (Pusa hispidaPhoca hispida), konata ankaŭ kiel ocelfoko kaj kiel neciknattiq fare de Inuitoj, estas senorela foko (familio: Focedoj) kiu loĝas en Arkto kaj en ĉearktaj regionoj. La ringofoko estas relative malgranda foko, rare pli granda ol 1.5 m en longo, kun distigiga bildomodelo de malhelaj makuloj ĉirkaŭataj de helgrizaj ringoj, de kie venas ties komuna nomo. Ĝi estas la plej abunda kaj kun plej ampleksa teritorio inter glacifokoj en la norda hemisfero: kun teritorio tra la Arkta Oceano, en la Beringa Maro kaj la Oĥocka Maro tiom for sude kiom ĝis la norda marbordo de Japanio en la Pacifiko, kaj tra marbordoj de la Norda Atlantiko de Gronlando kaj en Skandinavio tiom for suden kiom ĉe Novtero. La specio enhavas du nesalakvajn subspeciojn en norda Eŭropo. Ringofokoj estas unu el unuarangaj predoj de polusaj ursoj kaj estis granda komponanto de la dieto de indiĝena popolo de Arkto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]