Diskuto:Kleriko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Atentu pri la jenaj eraraj "Alternativaj nomoj" Klerikulo, Klerikularo:[redakti fonton]

Estis diskuto ĉu lasi aŭ ne alidirektilojn de la titoloj klerikulo kaj klerikularo ĉi tien:

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je sabato 5 aŭgusto 2023 3:12
Artikoloj
klerikulo (historio · ĉi tien · forigu)
klerikularo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Lingva eraro: kleriko mem jam estas ulo.
Uzanto
Sergio (diskuto) 03:26, 29 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Malforte kontraŭ Malforte kontraŭ: Mi konsentas kun Sergio, ke ambaŭ vortoj «klerikulo» kaj «klerikularo» estas maltaŭgaj kaj, ni diru, eraraj. Tamen, ili uziĝis en la Tekstaro (eĉ en Monde Diplomatique, kiu estas sufiĉe aŭtoritata). Pro tiu kialo, mi sugestus, ke ili restu nur kiel alidirektoj, tio estas, kiel «tolerataj eraroj» por faciligi la serĉon de la artikolo «kleriko». Ili nenie devus aperi en artikoloj. —Super nabla🪰 12:13, 31 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi samopinias ke ambaŭ vortoj estas foje en la esperanto-literaturo uzitaj eraroj. Tial mi aliĝas al la propono ke ili restu nur kiel alidirektoj, tio estas, kiel «tolerataj eraroj» por faciligi la serĉon de la artikolo «kleriko». Kaj ne nur tio: se estas la alidirektilo, oni ankaŭ komforte vidas ĉu iu teksto uzas la erarajn formojn kaj povas ĝustigi la vortumon. Estus naive pensi ke iu uzanto memorus ĉiun tri monatojn kontroli ĉiujn paĝojn de vikipedio pri eble intertempe alveninta nova uzo de la evitindaj vortoj "klerikulo", "klerikula" kaj "klerikularo"... Mi komprenas la ideon de Sergio kiu pensas de bluaj literoj de interna ligilo "klerikulo" kuraĝigas tiun kaj aliajn uzantojn pli amplekse uzi la misan vorton. Sed laŭ mi la plugvido al la ĝusta vorto kaj la facila trovo de eraraj formoj pli pezas ol tiu timo. ThomasPusch (diskuto) 01:35, 1 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: La malĝusta titolo "klerikulo" nun (ankoraŭ) uzatas en 3 paĝoj, la malĝusta titolo "klerikularo" nun (ankoraŭ) en unu paĝo. Mi nun forigas tiujn uzojn, kaj substrekas ke la teno de la alidirektigo de la «tolerataj eraroj» ne estu invito uzi ilin en tekstoj!!! ThomasPusch (diskuto) 13:10, 7 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]