Diskuto:Korea lingvo
Mi volas traduki tensed, plain kaj aspirated. kiel estas bona?
La artikolo "konsonanto" ne havas tion. Kiu skribis tion? —La komenton aldonis, sen subskribo, Jordi Polo (diskuto • kontribuoj)
Mi travidis la artikolon. Korektis multajn adjektivojn de majuskla al minuskla:
- ekzemple Japana lingvo al japana lingvo.
- same, mi pensas, se estas nur skribita 'japana' sen la substantivo 'lingvo', ni skribu japana minuskle, ĉu ne?
- Mi hezitis minuskligi: Seula dialekto, kaj Orienta Azio. Ĉu ni ŝanĝu al seula dialekto kaj orienta Azio? --Hans 16:39, 2. Nov 2010 (UTC)
La vortoj Seula dialekto kaj Orienta Azio estas tute akcepteblaj ankaŭ per majuskloj (kvankam kompreneble la minusklaj formoj ne malĝustas). Sed la artikolo havas multe pli severajn mankojn. Plej ĝenas min la multaj ruĝaj ligiloj: iuj estas nenecesaj, kiel altaja por altaja lingvaro, aŭ la ruĝa ligilo de la vorto malsupre en la unua frazo, aŭ iom dubaj, kiel Hanji (jen angla latinliterigo de la korea vorto por ĉina skribo, latinliterigo en Esperanto estus Hanĝi, sed la artikolo celata estas simple ĉina skribo). Tiujn tri unuajn misojn mi jam riparis. Pri dua grupo de ruĝaj ligiloj, ekzemple la listo de dialektoj
Norma lingvo | Parolata en |
---|---|
Norma lingvo de Sud-Koreio | Seoul, Incheon, Gyeonggi-do regiono (Sud-Koreio) |
Norma lingvo de Nord-Koreio | Pyeongyang, Pyeonganbuk-do, Pyeongannam-do, Chagang-do (Nord-Koreio) |
Regiona dialekto | Parolata en |
Dialekto de Gyeonggi-do | Gyeonggi-do regiono (Sud-Koreio) |
Dialekto de Chungcheong-do | Daejeon, Chungcheongbuk-do, Chungcheongnam-do (Sud-Koreio) |
Dialekto de Gangwon-do | Gangwon-do (Nord-Koreio), Gangwon-do (Sud-Koreio) |
Dialekto de Gyeongsang-do | Busan, Daegu, Ulsan, Gyeongsangbuk-do, Gyeongsangnam-do (Sud-Koreio) |
Dialekto de Hamgyeong-do | Raseon, Hamgyeongbuk-do, Hamgyeongnam-do, Ryanggang-do (Nord-Koreio) |
Dialekto de Hwanghae-do | Hwanghaebuk-do, Hwanghaenam-do (Nord-Koreio) |
Dialekto de Jeju-do | Jeju-do (Sud-Koreio) |
Dialekto de Jeolla-do | Gwangju, Jeollabuk-do, Jeollanam-do (Sud-Koreio) |
estas la demando ĉu iam troveblos esperantlingva fakulo pri la korea dialektologio kiu pretus verki la mankajn artikolojn: la listo ekzistas en la artikolo ekde la jaro 2007, kaj dum la lastaj ses jaroj ne troveblis tia volontulo. Se ne estas realisma ŝanco ke verkiĝas la koncernaj artikoloj, pli bonus koncentriĝi pri kreado almenaŭ de artikoloj pri la provincoj de Koreio kaj poste en la listo ne skribi ekzemple "Dialekto de Jeju-do", sed "Dialekto de Jeju-do".
Tria grupo de ruĝaj ligiloj estas simple sen-sencaĵoj. Da ili multaj videblas en la listo "Vidu ankaŭ" (vidi kie?), ekzemple:
- Revizi latinigo Korea
- Yale latinigo (por bona Esperanto mankas nur streketo Yale-latinigo, pli bone Yale-latinliterigo, ankoraŭ pli bone Yale-transskribo)
- Korea kalkulo vorto (ĉu eble "nombrovortoj en la korea"?)
- Korea kun miks skribo de Hangul kaj Hanja
- Listo de La anglaj vortoj de Korea deveno (bona Esperanto jam estus "Listo de anglaj vortoj de korea deveno", sed ĉu en Esperanto sencas havi tian tekston? Se jes, ĉu ne tiam samrange necesus "listo de ĉinaj/francaj/germanaj/hispanaj/japanaj vortoj de korea deveno"??? Kaj "listo de esperantlingvaj vortoj de korea deveno", sed tia listo probable limiĝus al la vortoj koreo, tekvondo kaj kimĉio - ĉu listo de nur tri eroj jam meritus propran artikolon?)
- Altaic hipotezo
Tiuj ligiloj ne nur indikas neekzistantajn artikolojn, sed entute estas lingve fuŝaj, probable iel robote fuŝtradukitaj el la angla. Pri la unuaj du temoj ekzistas la artikoloj Yale-transskribo kaj Reviziita transskribo de la korea lingvo, sed el la aliaj temoj de la nuna listo "Vidu ankaŭ" la bluaj vortoj (kiel Koreio) ĉiukaze estas jam menciitaj en la teksto, kaj la ruĝaj estas tiom fuŝformaj ke plej bonas entute malvidebligi ilin, ĝis kompetentulo okupiĝos pri koncernaj artikoloj kaj iliaj titoloj en bona Esperanto.
ThomasPusch (diskuto) 21:15, 19 Feb. 2013 (UTC)