Diskuto:La mirinda libro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperantigo de familinomo[redakti fonton]

Ĉu estas tiuj instrukcioj aŭ sugestoj?

@ThomasPusch: eble tiu temo povas esti interesa al vi. Certe valoras sciigi la temon de esperantisteco. Sj1mor (diskuto) 06:15, 9 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi ne legis la libron kaj tial ne povas prave kundiskuti pri la lasta novelo. Sed se la demando estas, ĉu la teksto "Esperantigo de familinomo" temas pri instrukcioj aŭ sugestoj, tiam la respondo certe estas, ke ŝajne ĉiuj eroj en la dua parto de la libro estas fikciaj, literaturaj tekstoj. Do laŭ la kunteksto de aliaj tekstoj apudaj nek temas pri instrukcioj nek sugestoj, sed pri fantazia novelo, kiu eble volas iom moki aŭ provoki, kiel la saĝaj kunaŭtoroj Francisco Javier Moleón kaj Georgo Camacho emas fari. Kaj eĉ se en la novelo oni menciis la vorton "instrukcio", tiam tiaj instrukcioj ne estas pli ligaj ol la instrucioj de la ministerio pri magio en la romanoj pri Harry Potter. Instrukcioj el fikcia universo ne validas en la realo. Sed, kiel mi diris, mi ne havas la libron en la bretaro kaj ne legis ĝin... ThomasPusch (diskuto) 12:20, 9 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Cetere, pri la titolo "mirinda libro". Mi povas konfirmi ke mi foje kun la Jarlibro de UEA (kaj kun Pasporta Servo kaj aldone ankoraŭ kun listo de partoprenintoj de Esperanto-kursaro ĉe la Sanfranciska Universitato) vojaĝis tra tuta Kalifornio kaj de Novjorko al Vaŝinĝtono kaj reen, kaj tre bone funkciis resti en Esperantujo, kvankam ni ĉiuj scias ke la esperantistoj en Usono multe malpli densas ol en centra Eŭropo. Do tia libro vere povas esti mirinda, se oni ne trude misuzas ĝin kaj diplomatie sondas kiu movadano vere havas kapaciton por internacia kontaktado (plej multaj movadanoj havos kapaciton por tio, eĉ se la ĉiutago iom stresas). ThomasPusch (diskuto) 12:31, 9 mar. 2023 (UTC)[Respondi]