Diskuto:Langley (Brita Kolumbio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En paĝoj pri Brita Kolumbio kiel tiu ĉi estas groteske tro da ruĝaj ligiloj, sed ripari tion vojaĝante per eta poŝtelefono frustrigas... Do mi atendos aŭ petos helpon: Indas aŭ draste redukti la ruĝajn ligilojn en la informkesto, kaj kontroli ĉu eblas uzi vikidatumojn por aktualaj parlamentanoj/urbestro, aŭ simple uzi la senkomplikan ŝablonon {{informkesto urbo}}!!! Kaj flanke: kial dekomence ne funkcias la ŝablono "ĝermo Brita Kolumbio"? Ĉio bonorde estas preparita por bona funkcio .. Aidas (diskuto) 09:41, 26 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Vi pravas pri la groteske tro multaj ruĝaj ligiloj. La konsilon pri uzo de la ŝablono {{informkesto urbo}} la uzanto Sj1mor jam realigis. Mi komprenas ke ankaŭ vi sendube povintus fari tion, sed ke vi volis diskuti. Sed bonas sekvi la iniciaton de Sj1mor kaj simple apliki tiun simplan solvon - principe tio signifas maluzigi la antaŭan apartan ŝablonon pri loĝlokoj de Brita Kolumbio ´(nur redaktita en 2006 kaj 2007, poste neniam) ankaŭ en ĉiuj aliaj paĝoj kiuj uzas ĝin (estas nur 8). [En 2012 Petro T ankoraŭ aldonis averton "Bv ne korekti la ŝablonon. Ĝi estos anstataŭigota.", kio evidente estas subteno de la plano maluzigi ĝin, sed la anstataŭigo ĝis nun ne okazis!] Mi ankoraŭ enmetis la telefonkodojn en la keston "informkesto urbo", kaj la aktualaj parlamentanoj/urbestro, pri kiuj ne estas indikoj en vikidatumoj, jam ne plu estas temo.
@Sj1mor: Mi nur alvokas indiki informkeste la parametrojn "tipo1=reliefo|tipo2=reliefo|", por havi laŭeble unuecajn reliefajn mapojn informkeste, kaj proponas indiki "|mapo=Langley, British Columbia (city) Location.png|situo sur mapo2=Kanado|", ĉar la variaĵo "situo sur mapo2=Vankuvero" donas malpli precizan indikon pri la situo ol la mapo "Langley, British Columbia (city) Location.png". Aldoni la parametrojn "lando= Kanado|provinco= Brita Kolumbio|distrikto=distrikto Langley" ne nepras, sed belas por kompletigo de la informoj en la informkesto.
Pri la restaj multegaj ruĝaj ligiloj: Kompreneble eblas iom truki kaj simple ŝanĝi [[Metropolo Vankuvero]] al [[Metropolo]] [[Vankuvero]], do Aglomeraĵo Vankuvero, sed mi pensas ke konsiderante la gravecon de la urbaro, loko de UK kaj de vintra olimpiko kaj ankaŭ krome ofte menciata en vikipedio, mi pensas ke iam kreo de Metropolo Vankuvero tamen estos bona investo. Krome la navigilo {{Metropolo Vankuvero}} laŭ mi ne estas granda problemo, ĉar en ĝi almenaŭ miksiĝas ruĝaj kaj bluaj vortoj kaj ĝi en normala stato estas faldita, do oni vidas la rugajn ligilojn nur kiam oni enrigardas ĝin. Mi proponas aranĝi la pra-formatan ŝablonon {{navigilo Brita Kolumbio}} (kaj same praformatan navigilon pri Ontario) laŭ la navigilo {{Metropolo Vankuvero}} aŭ pli precize laŭ {{navigilo Alberto}}, kaj pripensas almenaŭ provizore indiki la amason da distriktoj, ĉiuj sen artikolo, sen ruĝaj ligiloj, per simplaj nigraj literoj - alternativo estus tute prisilenti la distriktojn de Brita Kolumbio kaj Ontario kaj reŝanĝi la navigilon al titolo "Urboj kaj iuj pliaj municipoj en ...", kiel ni faris pri Manitono kaj Saskaĉevano, simple elektante nur TIUJN pliajn municipojn kiuj HAVAS artikolon. ThomasPusch (diskuto) 17:20, 26 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Postrikolto: La paĝo Metropolo Vankuvero dankinde jam ekestis, kaj {{navigilo Brita Kolumbio}} plus {{navigilo Ontario}} nun aspektas kiel {{navigilo Alberto}}. ThomasPusch (diskuto) 21:36, 26 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]