Diskuto:Legnica

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La sekva ĉapitro, kiun mi ĵus vidis fine de marto 2023, estas malbona ŝerco, ĉu? Iu ĉi tie misuzis enciklopedian artikolon por propra turisma anoncado: "Ni invitas." "Bonvenon al Legnica – unu el plej malnovaj kaj belaj urboj". "Ni esperas al vi ĉiuj bonfarton kaj sanon ĝis la fino de tiu pandemio." Ŝajne iuj vikipedianoj daŭre pensas, ke se ili loĝas en urbo, la vikipedia artikolo pri la urbo estas ilia persona posedaĵo kaj montrofenestro. Klaras ke tia stilo absolute ne konvenas al Vikipedio. Sed mi ankaŭ ne scias ĉu iu kunveno entute okazis en la urbo, ĉar la fanfaronaj anoncoj propagandas estontan, planatan kunvenon en aŭgusto 2021. Eble entute sencas komplete estingi ĉian mencion pri "tiuj planoj de estonta kunveno", ĉar la planoj el 2021 en 2023 klare estas malaktualaj. Sincere dirite mi pensas, ke oni ne povas esti tiom stulta ne rimarki kiom misloka estas tia kluba anonco en vikipedia geografia artikolo: estas impertinente tiel fari, kaj la kulpulo, iu redaktanto de nomo Kozyra, meritus fortan admonon kaj portempan forbaron el Vikipedio. Eĉ mi mem en 2022 ankoraŭ serveme teknike ĝustigis la informkeston, kaj ankaŭ aliaj redaktantoj ie-tie ĝustigis ion, sed tio ne signifus ke mi aŭ aliaj redaktantoj aprobus la impertinentan fuŝon. --ThomasPusch (diskuto) 19:56, 27 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Jen la koleriga ĉapitro plene:

Kristana Kongreso kadre de la 70-a KELI-kongreso en Legnica[redakti fonton]

Alta Porpastra Seminario en Legnica - la kongresejo de la Kristana Kongreso kadre de la 70-a KELI-kongreso en Legnica, la 7-14-a de aŭgusto 2021

Silezia Esperanto-Asocio organizas Kristanan Kongreson kadre de la 70-a KELI-kongreso en Legnica

Ĝi okazos en la tagoj 7-14-a de aŭgusto 2021 kaj ni esperas, ke plejmulto de plifruaj aliĝintoj povos alveni al Legnica. Se iu ne volas, aŭ ne povas pro diversaj kialoj, ni petas, informu pri tio organizantojn.

Ni esperas al vi ĉiuj bonfarton kaj sanon ĝis la fino de tiu pandemio.

Bonvenon

Bonvenon al Legnica – unu el plej malnovaj kaj belaj urboj de la Malsupra Silezio, kiu havas riĉan historion kaj nuntempe estas grava ekonomia, kultura kaj akademia centro en la regiono kaj Pollando.

Ni invitas ĉiujn esperantistojn, kiuj volas aktive pasigi tempon en kristana etoso.

Dum la kongreso, interalie, atendos vin:

komunaj preĝoj kaj diservoj - komuna kantado kaj ludado - prelegoj kaj diskutoj - koncertoj - ekskursoj por konatiĝi kun interesa ĉirkaŭaĵo.

La favorsituo de la urbo en la centro de Malsupra Silezio ĉe la kruciĝo de eŭropaj transportaj vojoj estas tre grava por ĝia ekonomia kaj turisma disvolviĝo. Same gravas la proksimeco al Germanio kaj Ĉeĥio. Legnica kuŝas sur historiaj itineroj: cisterciana vojo kaj komerc-pilgrima Reĝa Vojo (Via Regia) komenciĝanta en Portugalio kaj finanta en Ukrainio. Ankaŭ hodiaŭ la urbo estas grava komunikada krucvojo: vojo kun la aŭtoŝoseo A-4 (oriente-okcidenten) kaj nacia vojo n-ro 3 (nord-suda) kaj fervojo Wrocław-Dresden (Vroclavo - Dresdeno). Pro tio estas facile atingebla de Vroclavo per trajno, kiu iras ĉiun unu horon aŭ eĉ pli ofte aŭ de okcidenta ĉelima urbo Zgorzelec/Görlitz.

La kongresejo estos Alta Porpastra Seminario en Legnica (vidu la apudan foton).

Komento Komento: Mi tute konsentas kun Thomas ke tiu tekstoparto estas plene ne-enciklopedia kaj en tiu formo ne akceptebla. Ankaŭ mi estas unu el tiuj kiuj iam redaktis en la (komenca parto de) la artikolo, ne rimarkante la neadekvatan pli postan parton... - Moldur (diskuto) 20:10, 27 mar. 2023 (UTC)[Respondi]