Saltu al enhavo

Diskuto:Listo de asteroidoj (1–1000)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

de aŭ da

[redakti fonton]
"Listo da". "Listo de" estas ofta eraro de okcidenteŭropanoj, k estis okcidenteŭropanoj (-idoj?) kiuj normigis la artikolojn de tiu kategorio. Kwamikagami 09/07/2010
"da" enkondukas kvanton. Kiam mi parolas pri listo mi ne mencias ke temas pri iu kvanto da objektoj ("Centoj da asteroidoj" estu ĝusta). Mi "listigas asteroidojn" = mi kreis "liston de asteroidoj". Bonvolu kontroli en PMEG respektivajn uzojn de 'de' kaj 'da'. Kaj bonvolu ne nomi "gramatika eraro" ĝustan uzon de vortoj kiujn vi ŝajne malbone konas. Arno Lagrange @ 11:15, 16. Jul 2010 (UTC)
Batalo jam okazis antaŭ unu jaro: "Listo de" aŭ "listo da" urboj, prezidantoj ktp. kaj strange tuj sekvis La ŝanĝadoj de Kwamigakami !!! Arno Lagrange @ 13:50, 16. Jul 2010 (UTC)
Tiu estas ofta eraro, sed nezamenhofa (k ne en la PV). 'Da' enkondukas ne nur kvanton, sed ankaŭ ujon kun ĝia anoj: sistemo da, svarmo da, serio da, listo da. Kwamikagami 12:09, 17. Jul 2010 (UTC)
Estus prave se vi dirus "jen mi prezentas al vi liston da asteroidoj" ĉar tiukaze "listo" estas rigardata kiel malpreciza kvanto da iuj objektoj. En Vikipedio kategorioj aŭ listopaĝoj listigas ĉiujn artikolojn pri iuj specoj de objektoj. Ni do ne prezentas liston kiel ian (malprecizan) kvanton da objektoj sed kiel listigadon de ili. La diferenco fontas ke "listo" estu komprenata kiel "listigado" kaj ne "fermita listigaĵo". Subtila nuanco kiu estigas la disputon. Same okazis diskuto pri dokumentado de ŝablonoj: iuj kritikis la vorton "dokumentado" kaj proponis "dokumentaro" aŭ "dokumentaĵo". Fakte dependas de la vidpunkto: ĉu mi rigardas la fakton kiel aganto ĉu kiel leganto. En Vikipedio ni emas vidi la aferojn el la vidpunkto de agantoj. AL 13:19, 17. Jul 2010 (UTC)
  • s aŭ z : la greka litero σ sonus kiel "s", sed franc-parolantoj (kaj eble aliaj -parolantoj ?) prononcas "z" kiam ĝi estas inter du vokaloj... sed se vi preferas la "z" mi ne tro kontraŭos...—La komenton aldonis, sen subskribo, Jean-François Clet (diskuto • kontribuoj) 09/07/2010
Ni sekvu esperantigitajn formojn de bonkonatajn aŭtorojn. Kwamikagami
  • Asteroido n°21 : la gaŭla urbo estis nomita latine Lutetia. la oficiala nomo de la korpeto estas "21 Lutetia". La francoj nomas la urbon kaj la asteroidon "Lutèce", sed en aliaj lingvoj estas "Lutetia": Kial ne Lutetio ?—La komenton aldonis, sen subskribo, Jean-François Clet (diskuto • kontribuoj) 09/07/2010
Vd. sub.
Ha, vi pravis. Polimnio ja estas la espa formo. Kwamikagami

Konkludo

[redakti fonton]

La "sprito" de tiuj ŝanĝoj estas proksimiĝi la oficialan nomon, mi konsentas krom pri la n°21: la oficiala nomo estas pli proksima de "Lutetio"

Sed la Espa formo estas Lutecio. Ambaŭ (Lutetia k lutetium) nomiĝas de la latina nomo de Parizo, do verŝajne oni prononcus ambaŭ je c. Eble oni pli bone evitus konfuzon inter la du per lutecio por la kemia elemento k Luteco por la planedeto, simile al la franca, ĉar la radiko estas la sama. Kwamikagami 21:03, 9. Jul 2010 (UTC)
En ĉiuj lingvoj, estas homonimeco (pli precize: eponimeco) inter la mitologia nomo kaj tiu de la asteroido. La nura diferenco estas la numero antaŭ la nomo. Se ni elektis Lutetia por la urbo, kaj ke 21 Lutetia estas la oficiala nomo de la asteroido, estas nenia kialo por serĉi alian nomon.
Male, la nomo de ĥemiaj elementoj iomete malsimilas de tiu de la "eponimo" : Urano -> uranio, Neptuno -> neptunio, Plutono ->plutonio, Palaso -> paladio... do Lutetia (urbo) -> lutecio (elemento). En esperanto "Lutetia" ŝajnas esti "ina" nomo... Senseksa objekto kiel asteroido havu nomo en "o", kaj ni gardu la saman radikon de tiu de la urbo (Luteti-) --Jean-François Clet 21:35, 9. Jul 2010 (UTC)
Ni ne elektis nomon por la urbo. Tiu estas nur latina. La sola esperanta formo estas lutec-. Ja, -a estas sufikso for ina nomo en 'okcidenta' esperanto, sed urbo ne estas ino.
urbo: ruse Ljutecija, hispane Lutecia, pole Lutecja, germane Lutetia, france Lutèce.
elemento: ruse Ljutecii, hispane Lutecio, pole Lutet, germane Lutetium (pron. "Lutecium"[1]), france Lutécium.
Kwamikagami 21:56, 9. Jul 2010 (UTC)
Bone, estu 21 Luteco..., sed oni ne forgesu ŝanĝi la nomon de la urbo al LutecoLuteco (urbo).

--Jean-François Clet 14:43, 9. Jul 2010 (UTC)

Ĉu 118 Peito, aŭ Pejto, kiel en la rusa? Kwamikagami 21:52, 9. Jul 2010 (UTC)

Ĉar la distingo inter "I" kaj "J" estas recenta (estas la sama letero en latina lingvo) oni povus ja transskribi la nomon de la diino Πειθώ per "Pejto". En la rusa estas "Пейто", do Pejto (se й kongruas kun J).

Ha, kaj nun ĉe greka VP, 21 Lutisia. Kwamikagami 01:25, 15. Jul 2010 (UTC)

Diino kaj insulo Egino

[redakti fonton]

Estas precizata, ke la asteroido 91 Aegina havas la nomon de diino, kiu donis sian nomon al ankaŭ greka insulo.
Kvankam la paĝo pri la insulo Egino ne enkoraŭ ekzistas (la 21-an de julio 2010),

Dankon por tiu, kiu kreis ĝin.--Jean-François Clet 19:01, 24. Jul 2010 (UTC)

mi trovis plurajn aludojn al insulo Egino, ( vd. Diogeno la Cinika) sed nenion pri insulo Eĝino. La greka nomo Αἴγινα povus eble esti transskribita per "Ajgina"/"Ajgino" sed malfacile per "Eĝino". Mi do opinias, ke la asteroido n° 91 povas havi la nomon "Egino". Ĉu ?

--Jean-François Clet 13:50, 21. Jul 2010 (UTC)

Ĝi estas ~ eĝin- en la itala, franca, k angla, sed egin- en la germana, pola, k rusa.
Oni neniam transskribas grekan Αἴ per aj, sed per e.
Dankon pro via bona laboro! Kwamikagami 23:36, 21. Jul 2010 (UTC)
En la franca fr:Égine, la "g" iĝas "ĵ" antaŭ "i", en itala it:Egina (isola) kaj angla en:Aegina, la "g", mi opinias, sonas kiel "ĝ" sed restas skribita "g". Pri la pola kaj rusa, mi nenion povas diri.
La originala nomo estas greka el:Αίγινα, mi pensas, kvankam ne estas certa, ke la "γ" ne ŝanĝiĝas al "ĝ" antaŭ "i"... grekaj samideanoj eble povus respondi. Ĉiel, estas pluraj okazaĵoj de la vorto "Egino" (insulo kaj nimfo) en la Esperanta vikipedio (ekz: la egina statero) --Jean-François Clet 15:49, 22. Jul 2010 (UTC)
Do bone, Egino.
En la nuntempa greka, ĝi estas ejina. Kwamikagami 07:23, 26. Jul 2010 (UTC)

Listo tro longa

[redakti fonton]

Estas mesaĝo : "AVERTO: Tiu ĉi paĝo longas 40 kilobitokojn; kelkaj retumiloj povas fuŝi redaktante paĝojn je longo proksime aŭ preter 32 kb. Se eble, bonvolu disigi la paĝon al malpli grandaj paĝeroj".

Mi proponas disigi la paĝon en subpaĝoj de 250 asteroidoj. Tiu-ĉi paĝo povas esti "Listo de asteroidoj (1-250)", la sekva Listo de asteroidoj (251-500) (sed entenas nun nur la asteroidojn 250-350); oni do forigu el ĉi-tiu paĝo la asteroidojn 250 al 300, kiuj aperas en la sekvanta paĝo, kaj fari ligilon de ĉiu paĝo al la sekva kaj antaŭa. Ĉu ?

--Jean-François Clet 20:29, 4. Aŭg 2010 (UTC)

Tamen, jam de longa tempo grando de artikoloj ne estas problemo por retumiloj. Ekzemple nia artikolo pri Hispanio longas 125 kilobitokojn... en la itala vikipedio oni apartigas asteroidojn laŭ milo, eble ni povus tion fari ĉi tie. Ĉu ĉe viaj nacilingvaj vikipedioj oni uzas alian dividon? Amike, --WinstonSmith 20:33, 4. Aŭg 2010 (UTC)
Bone: mi provos enmeti la mil (komence 350) asteroidojn en unu paĝon. Sed ne tuj detruu la paĝon Listo de asteroidoj (251-500), se problemas...
--Jean-François Clet 21:08, 4. Aŭg 2010 (UTC)

Ino estas espe InoInoa; la malnova greka estis Inoo. Angle, la a-formo estas Inoan, ne *Inian (radiko Ino-, ne *In-), do mi ŝanĝis al la malpli konfuza Inoo. Kwamikagami 09:37, 5. Aŭg 2010 (UTC)

Helene estas Ἰνώ (kun O mego, ne mikrono) Oni povas, se vi volas transskribi ώ per oo. Tio almenaŭ permesas fari distingon inter la skriboj "ino" (femalo) kaj "Inoo" (diino).
Mi ĝisdatis la paĝon de Alphonse Louis Nicolas Borrelly, inoa (kaj do ne ina) malkovrinto. --Jean-François Clet 12:57, 5. Aŭg 2010 (UTC)

Lilajo kaj Lakrimozo

[redakti fonton]

Mi restas malferma al ĉiuj novaj propono de nomoj...
Eble "Lakrimozo" sonas pli bele ol "Lakrimoso", "Lilajo" estas pli belsona ol "Lileo" aŭ "Lilaeo", kvankam mi ne trovis fontoj... restas al fakuloj pri mitologio/religio verki la artikolojn pri la knabinoj, kiuj donis iliajn nomoj al la astroj...--Jean-François Clet 20:57, 8. Aŭg 2010 (UTC)

"Lileo" estus la Esperanto normala (Latina ae iĝas espa e). Mi opinias ke "Lilajo" nur taŭgus se "Lileo" kreus problemon, k mi ne konas tian problemon. Kwamikagami 05:40, 9. Aŭg 2010 (UTC)
Ne problemus por reveni al "Lileo", se tie estas ĉiukonsento. --Jean-François Clet 10:44, 9. Aŭg 2010 (UTC)

Ĥriseiso -> Krizeiso ?

[redakti fonton]

Uzanto:Fimako dezirus konservi por la mitologia ulino la nomon Krizeisa (en la PIV Krizeis/a). Ĉu oni renomu la asteroidon n° 202 Krizeison, ĉu pli taŭgus nomo en K prefere ol en Ĥ ?--Jean-François Clet 10:44, 9. Aŭg 2010 (UTC)

Eble ni havu ambaŭ, "KrizeisoĤrizeiso", ĉar tiu estas normala afero kun espa ĥ. Kwamikagami 11:33, 9. Aŭg 2010 (UTC)
Kaj ni havas ankaŭ "202 Kriseiso" kun 202 KrizeisoĤrizeiso en la kapo de artikolo. Ĉiu povas elekti sian ortografion... --Jean-François Clet 19:59, 9. Aŭg 2010 (UTC)
Pardonu. Mi dormemis. Kwamikagami 04:44, 10. Aŭg 2010 (UTC)

Thora kaj Toro

[redakti fonton]

Samuel Herrick donis severan baton al la lingvo Esperanto. Li nomis la asteroidon n° 1685 : Toro, sciante ke jam ekzistis la asteroido 299 Thora, kaj ke oni nepre devige traduku ĝin per 299 Toro.

Tio lasas tri korŝiraj elektoj:

  1. kontraŭlege lege traduki 299 Thora per 299 Thoro;
  2. trovi alia nomo por 1685 Toro (eble 1685 Toroo ?);
  3. rezigni esperantigi la nomon de la asteroidoj, kaj gardi Thora kaj Toro (mi ne diru "Thoran kaj Toron" : akuzativi estas jam esperantigi)

--Jean-François Clet 17:35, 30. Aŭg 2010 (UTC)

Do "gardi je Thora k Toro".
Laŭ nia artikolo, Þor estas jam espigita tiel: "Toro". Kwamikagami 07:48, 31. Aŭg 2010 (UTC)

941 Marejo

[redakti fonton]

la planedeto 941 Murray ricevis la neŝanĝatan nomon de homo : Gilbert Murray. Ekzemploj estas multaj. Mi opinias, ke oni gardu la nomon neŝanĝata (male al la okazoj kiam la nomo estas ŝanĝita per aldono de "a" aŭ "ia"). Se oni volas ŝanĝi: kial "Marejo" prefere ol "Murejo" ?

--Jean-François Clet 20:29, 3. Nov 2010 (UTC)

[de mia diskutopaĝo] Tiu ne estis decido de la IAU, sed de la nomiginto. Sed ĝi ja estas ŝanĝata internacie: ruse ĝi estas Маррей [marej], japane ĝi estas marē [maree]. Angle, la vokalo estas [ɐ], kiu ne estas malproksime de [a]. (Mi malsukcesis trovi la grekan, k je la persa ĝi estas nur numero.) Mi ne konsentas je la ideo, ke Esperanto devas resti okcidenta eŭropa lingvo por okcidenta-eŭropaj nomoj. La okcidentaj eŭropaj lingvoj kutime gardas orginalan latin-alfabetan literumon, k ŝanĝas nur ne-latinajn. Sed nia lingvo ne estas nur por okicenta-eŭropanoj. Se ĝi estus universala lingvo, do ĝi estu universala. Mi opinias ke ni esperantigu ankaŭ 903-on Nealley, sed mi ne trovis internacian formon de la nomo krom la japanan nīrī [niirii] (~ [nili]), k ne volis peni krei ion.
Se ni gardos ne-esperantan formon, mi opinias, ke ni devus almenaŭ scribi ĝin kursive, por indiki ke ĝi ne estas vere esperanta, ĉu ne? Kwamikagami 22:11, 3. Nov 2010 (UTC)

malbone konataj asteroidoj

[redakti fonton]

Pri multaj asteroidoj estas skribita, ke ili estas malbone aŭ nebone konataj. Mi pensas, ke tiu priskribo ne helpas. Entute ekzistas pli ol 600 000 asteroidoj. Certe preskaŭ ĉiuj estas malbone konataj, ĉu ne? Forigi tiujn po du superfluajn vortojn povas helpi ŝpari spacon en la datumaroj, per tio ŝpari etan kvanton da energio kaj per tio plilongigi la ekziston de nia civilizacio por eble unu sekundo. Mi jam forigis tiujn vortojn je ĉirkaŭ cent asteroidoj, do helpis plilongigi nian civilizacion por eble milisekundo.

Ĝis nun neniu protestis. Ĉu vi akceptas pliajn forigojn? --Hans Eo (diskuto) 12:06, 5 mar. 2018 (UTC)[Respondi]