Diskuto:Mandajismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Mandeismo)

Ĝis nun ekzistis granda konfuzo en la esperantlingva vikipedio, kiu nomis azian religion kun koresponda etno kaj lingvo kaj okcidentafrikan etnon kun lingvo ambaŭ "mandeoj", kaj gaje interligis la tute ne rilatajn temojn inter tekstoj. Pri tio jam sercatis solvo ekde 2016 - vidu la diskutpaĝon Diskuto:Mandajoj. Tiel ke nun la etno/religio/religia adeptaro nomatas "mandajoj", koresponde ankaŭ necesas ŝanĝi la same arbitre elektitan nomon "mandeismo" al "mandajismo". ThomasPusch (diskuto) 19:03, 16 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Bona solvo. Dankon! - Moldur (diskuto) 21:01, 16 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Tre bone farita. Dankon! - Sj1mor (diskuto) 07:09, 17 nov. 2022 (UTC)[Respondi]