Diskuto:Memfoto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La formo ~aŭtofoto aperas nur ĉe la hispana lingvo, mi ne komprenas kial oni ne ekuzis la esprimon memfoto kiel ĉeftitolo. Kial aŭto-? Memfoto aŭ memfo (eble kun aldono de uzebla alternativo selfio) estas pli logikaj.Narvalo (diskuto) 19:12, 18 Maj. 2014 (UTC)

Narvalo pravas iritiĝi pri titolo "aŭtofoto", kiu en Esperanto kompreniĝu "foto de aŭto", bildigo de aŭtomobilo. Sed neologismoj memfo aŭ selfio laŭ mi ne bezonatas, ĉar "memfoto" (jam uzata en la teksto) tute taŭgas. Se oni mencius eblajn neologismojn memfo aŭ selfio, ja oni per eksteraj referencoj pruvu ilian uzon en signifa grado ekster vikipedio. Mi provizore ŝovas la artikolon al titolo "memfoto". Se aperus tre konvinkaj argumentoj kontraŭaj, eblus rekonsideri la decidon. ThomasPusch (diskuto) 22:06, 17 Jun. 2014 (UTC)