Diskuto:Metropola areo Ĉikago

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne estas certa pri la nomigo. Ĉu Metropola areo de Ĉikago (kiel la Metropola areo de Novjorko kaj Metropola areo de Vaŝingtono) pli taŭgas? Sj1mor (diskuto) 06:12, 27 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Metropola areo (= areo de pluraj urboj) pli taŭgas ol metropolo (= unu granda urbo), sed "de" kutime nur uziĝas en titoloj, se la dua parto vere posedas la unuan parton. Do "urbodomo de Ĉikago" estas en ordo, sed "Metropola areo de Ĉikago" ne vere, ĉar la urbo Ĉikago ne posedas la ĉirkaŭan areon kaj la najbarajn urbojn ... pli estas tiel ke la areo simple ricevis "dekoran nomon" Ĉikago. Do estas "Metropola areo Ĉikago", kaj pri la areo ĉirkaŭ Novjorko same (la lasta ĉiukaze jam de ĉiam nomiĝas Vaŝingtona metropola areo, tio estas iom alia vortumo, sed gramatike tute ĝusta, kaj mi ne insistus ŝanĝi unu tute ĝustan titolon al alia, nur por havi norman unuecigon - ĉiukaze alidirektiloj, de "metropola areo Vaŝingtono" al Vaŝingtona metropola areo kaj de "Ĉikaga metropola areo" al Metropola areo Ĉikago estu). ThomasPusch (diskuto) 15:11, 9 mar. 2024 (UTC)[Respondi]