Diskuto:Meza Hungario

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Meza aŭ Centra?[redakti fonton]

Laŭ aliaj lingvoj temas pri centra! Sj1mor (diskuto) 13:09, 24 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Laŭ iuj (angla, rusa, itala, franca, galega) vikipedioj jes, sed laŭ simile multaj aliaj (germana, sveda, ĉeĥa, estona, kroata, slovena...) ne. Kaj mi dirus, ke el historia perspektivo la (aŭstra) germana ĉi-kaze pli pezas kaj pli kompetentas ol la (usona) angla - sincere dirite ĉiuj geografiaj nomoj kun formoj "meza..." aŭ "centra..." ĉiukaze aŭtomate tradukiĝas al la angla per "central...", neniu venus al la ideo komenci geografian regionon per "middle...". Tial la angla entute malprecize tradukas ĉi-kaze. Mi pensas ke bone eblas fidi la hungarojn, se ili asertas ke Közép-Magyarország en Esperanto estas "Meza Hungario" - la tradukilo de Guglo kaj ĉiuj vortaroj cetere konfirmas la aserton. ThomasPusch (diskuto) 20:04, 21 feb. 2024 (UTC)[Respondi]