Diskuto:Monda Asembleo Socia

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi skribis version en la hispana, sed finfine ne konserviĝis la paĝo: "Wikipedia no es un medio de publicidad y autopromoción", ĉar mi pensas, ke MAS ne estas (nuntempe?) sufiĉe granda kaj grava. Male, SAT kaj UEA ja meritas artikolojn ([1], [2]), kiuj mi grandigis. -- 4lex 13:44, 9. Mar 2006 (UTC)

Malneŭtrala[redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo ne estas neŭtrala. Fakte, ĝi estas esence reklama. Ĝi nepre bezonas reverkiĝi. --N-k 02:00, 3. Mar 2010 (UTC)

Prave. Kaj krome: Estas kaj restas dubinde multaj ruĝaj ligiloj en la teksto - jam mallongigo de nomo aŭ esperantigo de ĝi povas krei "falsan" ruĝan ligilon... Kaj ankaŭ laŭ propra gusto krei alternativajn esperantlingvajn tradukojn de alilingvaj publikaĵoj (ekz. nun ruĝe Universala Deklaro de Hom­rajtoj anstataŭ blue Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj) produktas mise ruĝajn ligilojn, se oni ne en unua parto de la ligilo mencias la ĝustan artikolan titolon aŭ metas alidirektilon. Ĝustigi tiujn misojn precipe estus la tasko de tiu, kiu verkis la tekston... ThomasPusch (diskuto) 20:56, 4 Sep. 2015 (UTC)

Tie estis ankaŭ nevideblaj signoj en ligiloj. Komparu Universala Deklaro de Hom­rajtoj kaj Universala Deklaro de Homrajtoj. Maksim (diskuto) 15:20, 23 Jan. 2016 (UTC)