Diskuto:NDAA 2012

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En tiu teksto uziĝis iu vorto "bilo" anstataŭ usona leĝopropono, evidente inspirita de la usonangla termino "bill". Tiu nova vorto kompreneble estas bele mallonga. Sed en Esperanto ne funkcias simple preni iujn ajn vortojn el iu lingvo, aldoni o-finaĵon kaj havis pretan neologismon. Laŭ PIV, faka vorto bilo ekzistas, sed estas financa termino pri tute alia temo. Tiel vole-nevole, oni devos uzi la pli longan vortumon "leĝopropono" aŭ se necese "usona leĝopropono". Krome, la metinto de la teksto rimarkos, mi ŝanĝis neekzistan ligilon al Usona Defendministerio al ekzista Usona Departemento de Defendo, kaj ankaŭ formetas la neekzistan ligilon Akto de Kongreso (Usono) de la vorto Akto: la esperanta vorto "akto" pli larĝas ol la usonangla vorto "act", sed tamen tolereblas ĉi tie, kaj kompreneble, se iu faros propran tekston Akto de Kongreso (Usono), ĝi bonvenos. Pri la geografio kaj socio de Usono mankas sennombraj artikoloj en Esperanto, kaj mi opinias grave koncentriĝi pri la plej gravaj, tial mi persone nun ne perdiĝos en la temaro juro de Usono kaj ne "bluigos" ĉiujn eblajn ruĝajn ligilojn kiujn iuj homoj iam metis. Sed tiuj homoj, kiuj opinias iun temon tiom grava ke ĝi meritas ruĝajn ligilojn, mem bonvenas krei ĉiuj tiujn temojn. ThomasPusch (diskuto) 13:04, 14 nov. 2023 (UTC)[Respondi]