NDAA 2012

El Vikipedio, la libera enciklopedio

NDAA 2012 aŭ la National Defense Authorization Act for Fiscal Year 2012 ("Aŭtoriziga akto pri nacia defendo por fiskjaro 2012")[1] estas Usona leĝo kiu, krom aliaj postuloj, precizigas la buĝeton kaj elspezojn de Usona Departemento de Defendo. La Usona Domo de Reprezentantoj akceptis ĉi tiun projekton de leĝo la 14-an de decembro 2011, kaj la Usona Senato akceptis ĝin la postan tagon. Usona Prezidanto Barack Obama promulgis la NDAA kiel usona leĝo la 31-an de decembro 2011.[2][3]

La plej pridisputitaj provizoj troviĝis en Titolo X, Subtitolo D, titolita "Kontraŭ-terorismo" - en aparta, subsekcioj 1021 kaj 1022, kiu traktas malliberigon de personoj, kiujn la registaro eble suspektos pri partopreno en la terorismo. La vortbatalo koncernis ilian juran signifon kaj eblajn implicojn por misuzo de prezidanta povo. Kvankam la Blanka Domo[4] kaj ĝiaj Senataj patronoj[5] pretendas ke la aŭtorizaĵo pri uzado de milita forto kontraŭ teroristoj (AUMF) jam koncedas al la Prezidanto la povon por nedifinita malliberigo, la Akto asertis ke Kongreso kaj "konfirmas" tian aŭtoritaton kaj faras konkretajn provizojn kiuj rilatas al la ekzerco de tiu povo.[6][7]

La kondiĉoj de la Akto pri nedifina malliberigo ricevis kritikan atenton de, inter aliaj, la American Civil Liberties Union (ACLU), la Defenda Komitato pri la Ĉarto de Rajtoj kaj iuj komunikiloj, kiuj maltrankviliĝis pri la ampleksego de la Prezidanta aŭtoritato. La grupoj subtenas ke, kontraŭe al la Usona Konstitucio, la Akto permesas al Armeanoj aresti usonajn civitanojn en usona teritorio kaj nedifine malliberigi ilin sen proceso.[8][9][10] La malliberigoj povoj nuntempe estas alfrontitaj de jura kontesto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 112-a Kongreso, Unua Sesio, H1540CR.HSE: "National Defense Authorization Act for Fiscal Year 2012."
  2. David NAKAMURA, Obama signs defense bill, pledges to maintain homaj rajtoj de terror suspects] ("Obama subskribas militan leĝoproponon, promesas subteni homajn rajtojn de la suspektatoj de terorismo"), la 31-an de decembro 2011, The Washington Post. Alirita la 11-an de februaro 2013.
  3. President Obama Signs Indefinite Detention Bill Into Law ("Prezidanto Obama subskribas bilon, efektivigante leĝon pri nedifina malliberigo"), Usona Unuiĝo por Civilaj Liberecoj (ACLU). Alirita la 11-an de februaro 2013.
  4. Statement of Administration Policy Arkivigite je 2012-12-13 per la retarkivo Wayback Machine ("Deklaro de Administrada Politiko"), 17-an de novembro 2011. Alirita la 14-an de decembro 2011.
  5. Brad KNICKERBOCKER, Guantánamo for US citizens? Senate bill raises questions ("Guantánamo por la usonaj civitanoj? Senata bilo levas demandojn"), la 3-an de decembro 2011, The Christian Science Monitor. Alirita la 18-an de decembro 18 2011.
  6. Rania KHALEK, 'Global Battlefield' Provision Allowing Indefinite Detention of Citizens Accused of Terror Could Pass This Week Arkivigite je 2012-05-05 per la retarkivo Wayback Machine ("Kondiĉo pri 'tutmonda batalkampo', permesante nedifinan malliberigon de civitanoj akuzitaj de teruro, eblas akceptiĝi dum ĉi tiu semajno"), la 13-an de decembro 2011, Alternet. Alirita la 12-an de februaro 2013.
  7. Versions of H.R. 1540 Arkivigite je 2012-12-16 per la retarkivo Wayback Machine, National Defense Authorization Act for fiscal year 2012 ("Versioj de H.R. 1540, Aŭtoriziga akto pri nacia defendo por fiskjaro 2012"), Library of Congress. Alirita la 12-an de februaro 2013.
  8. Ateqah KHAKI, Senate Rejects Amendment Banning Indefinite Detention ("La Senato malakceptas amendon kiu malpermesus nedifinan malliberigon"), la 29-an de novembro 2011, ACLU Blog of Rights. Alirita la 12-an de februaro 2013.
  9. Charlie SAVAGE, Senate Declines to Clarify Rights of American Qaeda Suspects Arrested in U.S. ("La Senato neas klarigi la rajtoj de usonaj Kaida-suspektoj arestitaj en Usono"), la 1-an de decembro 2011, The New York Times Alirita la 12-an de februaro 2013.
  10. Tom CARTER, US Senators back law authorizing indefinite military detention without trial or charge ("Senatanoj apogas leĝon kiu permesas nedifinitan militan malliberigon sen proceso aŭ imputo"), la 2-an de decembro 2011, World Socialist Web Site. Alirita la 2-an de decembro 2011.