Diskuto:Natria klorido

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiam oni vidas, ke eĉ tia artikolo, tiom informplena, minacitas esti forigita fare de la forigemuloj sub akuzo esti "ĝermeto" (kio alia estas Vikipedio ol eterna ĝermo?), oni restas senvoĉe antaŭ tia sinteno. Estus ridinda se ne estus plorinda. --aldonis, sen subskribo, la aninumulo 83.198.76.232 je 20:19, 4 sep. 2005‎

Do, intertempe la temo ja estas solvita kaj la teksto savita. Sed mi pensas ke la ideo malantaŭ la "minaco" estas tute senca: postuli de ĉiu enciklopedia artikolo havu minimumnan amplekson, kiu por "artikola ĝermo" (do pli ol "ĝermeto") estas tri frazoj, almenaŭ unu kategorio, plej bone almenaŭ unu ekstera ligilo (en ajna lingvo, sed la enhavo de la ligilo estu priskribita en la teksto esperantlingve), plej bone ankaŭ informkesto dekstre, kaj se estas, la teksto ankaŭ estu ligita al alilingvaj artikoloj pri la sama temo kaj krome estu trovebla de almenaŭ unu, pli bone kelkaj aliaj paĝoj esperantlingvaj, do ne estu "orfa" (tio rapide kontroleblas per klako de la vortoj "Ligiloj ĉi tien" maldekstre). ThomasPusch (diskuto) 06:16, 30 dec. 2022 (UTC)[Respondi]