Diskuto:Olivino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial ne "Olivino" ? Vd. PV 11-30 (Zamenhof 1981): "Por ĉiuj natursciencaj nomoj mi konsilas preni la nomojn latinajn en Esperanta transskribo. Se en la UV troviĝas nomoj de bestoj kun formo ne latina, la fakto venas de tio, ke en la unuaj jaroj mi ne havis ankoraŭ la principon pri la neceseco doni al tiuj nomoj formon latinan; sed nun mi ordinare gvidas min per tiu principo.- Tio sama estas ankaŭ kun la diversaj finiĝoj, kiujn mi en la unua tempo ŝanĝadis pro ilia simileco kun Esperantaj sufiksoj, sed kiujn mi nun ordinare ne ŝanĝas; sekve mi konsilas uzi -ilo, -ino, -ulo k.t.p." --Helmut Welger 19:47, 19. Mar 2005 (UTC)

Ŝajnas al mi, ke malgraŭ tiu konsilo oni hodiaŭ ankoraŭ ofte ŝanĝas -in al -en, kiam oni esperantigas vorton. Sed la mineralo "olivino" jam estas en PIV2002. Lingvano 20:36, 19. Mar 2005 (UTC)

Kia ĝojo, bedaŭrinde mi laboris surbaze de malnova PIV, kie aperis oliveno. Mi ĝojege alidirektas al olivino. Ĉu delfeno restis en PIV2002 delfeno? Narvalo 21:18, 19. Mar 2005 (UTC)

Jes, delfeno restis delfeno en PIV2002. Tamen, eble ĝi ŝanĝiĝis en PIV2005! Se vi ne volas aĉeti novan PIV-on, almenaŭ la listo de kapvortoj estas senpage elŝutebla. Lingvano 22:27, 19. Mar 2005 (UTC)

"Delfeno" troviĝas en la Universala Vortaro, tial ni devas resti ĉe tiu formo. La tendenco ŝanĝi -in- al -en-, konstatebla en la 90-aj jaroj, verŝajne estis influo de la "Analiza Skolo" de Rikardo Ŝulco, kiu parte supertaksis kaj misinterpretis la planlingvoteknologian principon de senescepteco. Detalojn vi trovas en la studo La idoligo de la senescepteco. --Helmut Welger 22:59, 19. Mar 2005 (UTC)

Olivino, krizolito aŭ peridoto?[redakti fonton]

Mi bedaŭrinde ne estas ĉe mia PIV (ĝi kuŝas en bretaro 400 km for), kaj tial ĵus fidis aŭ misfidis al Reta Vortaro, kiu deklaras koni nek "olivino" nek "oliveno", sed jes ja la terminon "krizolito",[1] kiu estu zamenhofa vortradiko kaj laŭ la difino de Reta Vortaro klare estu ĝuste tiu mineralo kiun ankaŭ priskribas tiu-ĉi teksto "olivino". Antaŭ ol vidi tiun ĉi tekston, mi ĵus ĝeniĝis pri ruĝa ligilo de la termino "krizolito" (en la kunlaboraĵo de la semajno, Mongolio) kaj fide al la informoj de Reta Vortaro do kreis aŭ miskreis (laŭ vidpunkto) artikolan ĝermon pri la temo "krizolito". Nepre indas havi nur unu artikolon pri la temo, krome se science eblus klare distingi kio estu krizolito kaj kio olivino (oliveno). Mi tamen ŝanceliĝas, ĉu la kunigita artikolo estu sub titolo "krizolito" aŭ sub titolo "olivino". Reta Vortaro indikas je unua solvo, PIV kaj NPIV eble al la dua - sed mi mem persone povos kontroli tion nur post kelkaj tagoj. En kazo de dubo kompreneble validas la papera eldono de PIV kaj NPIV, kaj korektindas la elektronika informo de Reta Vortaro, sed provizore ambaŭ fontoj malsamopinias. Eble aliulo kun sia PIV kaj NPIV ĉe-mane povas solvi la dilemon pli frue ol mi. La plia termino "peridoto", menciata en la difino de Reta Vortaro, cetere ankaŭ havas rolon en la ludo. En la angla lingvo laŭ Reta Vortaro la vortoj chrysolite, olivine, peridot simple estu sinonimoj, sed tiom facile eble ne estas. Ĉiukaze en fina ordigo de la temo estu kaj restu alidirektigoj de ambaŭ pliaj terminoj al la titolo de la fina artikolo, kaj en la teksto estu mencioj de ĉiuj tri nomoj. ThomasPusch (diskuto) 17:50, 12 Okt. 2013 (UTC)

Referencoj[redakti fonton]