Diskuto:Olmekoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la vorto "miĥe-sokeaj lingvoj", uzata en tiu ĉi teksto: Pri la temo ankoraŭ tre malmulte verkiĝis esperantlingve. Ne ekzistas teksto "miĥe-sokeaj lingvoj", nek "miĥeaj lingvoj", "sokeaj lingvoj", nur paĝo miĥeoj, eĉ ne etna paĝo "sokeoj". Tial eblas interkonsenti, ke la unua etno nomiĝu miĥeoj (ne fantazie miheoj, miĉeoj aŭ miŝeoj aŭ simile - hispanlingve mixe aŭ mije prononcatas ['miĥe] en ambaŭ kazoj, tial klare estas "miĥeoj"), sed ĉe la dua etno eblus variaĵoj "sokeoj" aŭ 'zokeoj' (la etno kaj lingvo angle prononcatas ˈsoʊkeɪ, hispane indikiĝas variaĵoj "zoque, tzoque, soque", kaj ruse la lingvo ciriliĝas al formo "соке", kun klara s komence): tial tendenco iras al esperanta vorto "sokeoj" kun klara s komence ... kaze ke iam ekestos bonaj esperantaj artikoloj pri la temaro. ThomasPusch (diskuto) 09:58, 10 nov. 2023 (UTC)[Respondi]