Miĥeoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miĥeoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Flago de la mihea popolo [Mixe/Ayuuk]
Flago de la miĥea popolo [Mixe/Ayuujkjä'äy]

La miĥeoj aŭ hispanlingve mixemije (prononcita ['miĥe] en ambaŭ kazoj) estas indiĝena popolo de Meksiko. La miĥeoj mem nomas sin ayüükj'ä'äy kiu signifas "homoj kiuj parolas la montan lingvon"[1].

La miĥeoj loĝas en la orientaj altebenaĵoj de la meksika ŝtato Oaxaca. Kompare kun aliaj indiĝenaj popoloj de Meksiko, ili retenis altan gradon de kultura sendependeco.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La miĥeoj vivas ĉefe de vivteniga agrikulturo, precipe kultivado de maizo, faboj, kukurboj kaj terpomoj, sed ankaŭ de ĉasado kaj fiŝkaptado. En la lastaj jardekoj, la miĥeoj ankaŭ komencis kultivi kafon por komerci. Tradiciaj ŝtofoj kaj ceramikaj produktoj ankaŭ estas faritaj en la pli grandaj urboj.

Miĥea lingvaro[redakti | redakti fonton]

Ilia lingvaro (mixe), kiun iliaj parolantoj nomas Ayöök, AyuujkAyuhk, konsistas el diversaj lingvovariaĵoj (dialektoj) kaj daŭre estas parolata de proksimume 90 000 homoj, laŭ SIL Internacia en 1993. Tamen, en censo el la jaro 2020 ĉirkaŭ 140 000 homoj raportis ke ilia lingvo estas "mixe"[2]. La vorto "mixe" supozeble venas de la vorto mīxtli, kio signifas "nubo" en la naŭatla lingvo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (es) Laŭ la Monografio pri la miĥeoj ĉe la oficiala retejo de la Instituto Nacional Indigenista "Monografías de los Pueblos Indígenas de México". Arkivita de la originalo, la 26-an de septembro 2007.
  2. (es) "Diferentes lenguas indígenas", cuentame.inegi.org.mx

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]