Diskuto:Pacifiko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉar Pacifiko estas oceano, oni povas nomi ĝin Pacifika Oceano, sendube, sed tio apenaŭ devas esti aparte menciita, kaj tio estas stranga loko por la artikolo mem, anstataŭ "Pacifiko". Ĉu oni aldonu kromnomon "Pariza Urbo" ĉe Parizo? [anonimulo en 2005]

Prava rimarko, kvankam tro polemike esprimita. La formo Pacifika Oceano gramatike ĝustas kaj ne malkutimas, sed tamen la konciza vortumo "Pacifiko" tute oficialas, plene sufiĉas kaj estu la artikola titolo. Vidu la teknikan diskuton: Vikipedio:Ŝovendaj,_kunigendaj_kaj_disigendaj_artikoloj/2015-2016#Alinomado de "Atlantika Oceano" al la oficiala "Atlantiko", de "Pacifika Oceano" al la oficiala "Pacifiko". ThomasPusch (diskuto) 21:16, 9 Mar. 2015 (UTC)

Alidirektiloj[redakti fonton]

Ĉu estas saĝa aldoni alidirektilojn la jenajn

nordokcidenta pacifiko

sudokcidenta pacifiko

nordorienta pacifiko

sudorienta pacifiko

(la angla, ekzemple, havas tiujn) Sj1mor (diskuto) 21:39, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]