Diskuto:Pafoso

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi supozas ke la vorto "Pafo (urbo)" por la urbo Πάφος (Páfos) estas vikipedia inventaĵo, ĉu? Ĉiukaze en PIV pafo estas nur la ago uzi pafilon, kaj ankaŭ la esperanta "poŝatlaso de la mondo" de 1971 ne havas tiun urbon sur sia mapo de la insulo. Se vere ne ekzistas referencoj por esperanta vorto, kial necesas elekti vorton ekzistantan, kaj por ĝi al-inventi plian signifon? Mi scias ke -os (-ος) estas nur la greka vira substantiva finaĵo, sed tamen: ne estus malpermeso ankaŭ establigi esperantlingvan urbonomon "Pafoso" - kiel DelosoRodoso ktp., estas multaj ekzemploj en kiuj la greka finaĵo -os konserviĝis en esperanta geografia nomo. Laŭ mi la vorto "Pafoso", kiu krome ne havus esperantan signifon, pli konvinkus.

Momenton, mi ĵus ankoraŭ trovis la vorton "Pafos/o" en PIV, mi mise antaŭe nur serĉis pri "Pafo": "Pafos/o" estas "Antikva urbo en Kipro, fama pro sia templo de Afrodito". Do, decidite. La urbo klare nomiĝas "Pafoso" en Esperanto. Mi ŝanĝas la titolon kaj tekston, kaj aldonas la referencon pri PIV 2020. ThomasPusch (diskuto) 21:06, 15 apr. 2024 (UTC)[Respondi]