Diskuto:Palaco Vigo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi elmetas la duonfrazon post "princo de Sperlinga", klarigante de li estis "posteulo de la linio de pilotaj militistoj de mil jaroj". La duonfrazo estas rekte transprenita de la kataluna kaj hispana tekstoj, sed en Esperanto ĝi sonas ridinde. En Esperanto, piloto oficiale estas nur stiranto de aviadilo, neoficiale ankoraŭ de konkura aŭto de formulo unu, nenio plu. Kaj la tuta duonfrazo krome aspektas pompa kaj fanfarona, netaŭga por sobra enciklopedio. Eblus per referenco aŭ teksto klarigi, kiu estas tiu "linio", kio estis la unua praava "piloto" mil jarojn antaŭ la princo de 1741, sed mi havas neniun ideon kiuj povus esti la konkretaj faktoj malantaŭ la duonfrazo, kaj tiel-ĉi, sen ajna klarigo, ĝi ne taŭgas. Alilingvaj tekstoj samtemaj bone vivas sen tia aŭdaca, fanfarona kaj blufa aserto: mi do elprenas ĝin. ThomasPusch (diskuto) 21:14, 5 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Kara ThomasPusch, dankon por viaj esploradoj kaj ĉiuj plibonigoj! - Amike, Moldur (diskuto) 22:01, 5 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

"Bibligrafio"[redakti fonton]

En Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Palaco_de_la_Princoj_Natoli mi pridubis la sencon de vastega bibligrafio de iuj libroj kiuj eble en vasta senco rilatas al Sicilio, sed kies konkreta ligo al la temo ne videblas. Mi laŭ mia propono en la diskuto pri ebla forigo nun forprenas ĉiun libroindikon krom

kiu sen reta ligilo aspektas konkreta referenco, ĉar indikiĝas volumo kaj konkreta paĝo, sed kun reta ligilo tamen pli temas pri Giovanni la 2-a Natoli Ruffo kaj la kastelo de Sperlinga. Sed ĝi ja ne arogas al si esti referenca pruvo, sed nur libro en konteksto kun la temo. ThomasPusch (diskuto) 10:04, 7 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Komplete reverkita[redakti fonton]

La teksto nun estas komplete reverkita, havas nun 10 mallongajn frazojn kaj kvar funkciantajn, sendependajn eksterajn referencojn (kun la ligilo en la bibliografio estas kvin) kaj kun aldona taŭga foto kaj ĝustaj koordinatoj vere pli ol plenumas la kondiĉojn de artikola ĝermo. Plej multaj retejoj kaj ankaŭ la mapa servo guglo nun nomas la konstruaĵon unuavice itale "palazzo Vigo", tial mi proponas ŝovi la esperantan tekston al titolo "palaco Vigo", simile kiel ankaŭ faras la paĝo de simpla angla. ThomasPusch (diskuto) 11:53, 7 jan. 2023 (UTC)[Respondi]