Diskuto:Persa lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi gratulas S.N.Mozaffari pro lia bone disvolvita artikolo. Mi provis ekvikiigi ĝin. Tamen estas multaj nomoj (de homoj, de geografiaĵoj) kiuj estas kontrolendaj : ĉu ĝuste Deniper-rivero , ĉu ne Dniepro aŭ Dnjepro ? Ĉu Zoroastro ? Ĉu Zaratostra ? Ĉu Zaratuŝtra ? (la tri formoj aperas en la artikolo), kaj multaj aliaj vortoj. -- ArnoLagrange 07:09, 30. Apr 2003 (UTC)

Mi ekforigis iom de la artikolo al alia artikolo (komento pri Heĝiro al Islama Kalendaro). Mi opinias ke indus forigi aliajn partojn de ĉi valora sed iom longa artikolo al alitemaj artikoloj (ekzemple : Persio (historio)). -- ArnoLagrange 14:25, 30. Apr 2003 (UTC)
Kelkaj el la pridubindaj formoj povas esti alligebligindaj ec se ni preferas ke ili ne estu titolaj. Ekzemple, mi pensas, ke Zoroastro kaj Zaratuŝtra havu alidirektiloj eĉ se ni preferas Zaratuŝtro. Fakte PIV preferas "Zoroastro" kaj sendas tien el Zaratuŝtro.
Do se vi pensas, ke ontaj vikipediaŭtoroj uzos iun formon, kiun vi malpreferas, kreu alidirektilon kaj eble enskribu ĝin en Vikipedio:Listo de oftaj misliterumoj. -- :)

Mi ne ŝatas, kiel mi lasis la alineojn pri alfabetoj. Krome, ĉu ĉiuj el la kvar antaŭmenciitas aperas fakte? -- :)

oblikve redaktitaj partoj[redakti fonton]

Iel aspektas ke iu importis tekston laŭ stranga maniero, ĉar ne eblis ŝanĝi la tekstpartojn skribitajn eblikve.--Alifono (diskuto) 19:00, 23 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

IP-ulo kaŭzis tion. Ĝi uzis <i> anstataŭ '' kaj ne skribis sufiĉe da </i> por fini oblikvan tekston.--LoMo600 (diskuto) 10:44, 24 jan. 2021 (UTC)[Respondi]