Saltu al enhavo

Persa lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Skribo: + klarigo pri vokaloj
→‎Literumo: + ekzemploj
Linio 90: Linio 90:
* <i>i</i> kaj <i>ej</i> per ی kiu notas ankaŭ <i>j</i>
* <i>i</i> kaj <i>ej</i> per ی kiu notas ankaŭ <i>j</i>
* <i>u</i> kaj <i>oŭ</i> per و kiu notas ankaŭ <i>v</i>.
* <i>u</i> kaj <i>oŭ</i> per و kiu notas ankaŭ <i>v</i>.
Mallongajn vokalojn oni notas per kromsignoj nur en vortaroj aŭ en koranaj eldonoj, ne en ordinara skribo.

Ekzemple
* نور literumiĝas kiel n-u-r kaj legiĝas kiel <i>nur</i> (lumo)
* ني literumiĝas kiel n-i kaj legiĝas kiel <i>nej</i> (kano, fluto)
* آتش literumiĝas kiel â-t-ŝ kaj legiĝas kiel <i>âteŝ</i> (fajro).

Enpreno de arabaj vortoj kaŭzas, ke pluraj literoj notas la saman sonon en persa elparolo:
* ﺕ <i>te</i> kaj ﻁ <i>tâ</i> egale valoras kiel /t/
* ﺱ <i>sin</i> ﺙ <i>se</i> kaj ﺺ <i>sâd</i> egale valoras kiel /s/
* ﺯ <i>ze</i> ﺫ <i>zâl</i> kaj ﺽ <i>zâd</i> egale valoras kiel /z/
* ﻩ <i>he (duokula)</i> ﺡ <i>he (de ĝo)</i> egale valoras kiel /h/
* ﻍ <i>ĝejn</i> kaj ﻕ <i>qâf</i> egale valoras kiel /q/.
La unuaj estas la ordinaraj literoj. Enesto de <i>tâ, se, sâd, zâl, zâd, aŭ he de ĝo<i> en vorto signas, ke ĝi devenas de la araba lingvo, iom simile kiel <i>ph, th...<i> anstataŭ <i>f, t...</i> en anglaj vortoj signas grekdevenajn radikojn.


=== Sonsistemo ===
=== Sonsistemo ===

Kiel registrite je 13:15, 10 jan. 2013

Persa lingvo
فارسیFarsi
Mapo
natura lingvomoderna lingvomakrolingvo • fako • studfako • dialekta kontinuaĵo • lingvo • lingva familio • dialektogrupo
moderna persa lingvo
Parolata en Irano, Afganistano, Taĝikistano, Uzbekistano, Turkmenistano, ...
Parolantoj 45 000 000
Denaskaj parolantoj Taksitaj 70 milionoj
Skribo araba-persa alfabeto, araba skribo
Lingvistika klasifiko
Hindo-Eŭropa
Hindoiranaj lingvoj
Iranaj lingvoj
Persa lingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en  Irano (kiel Farsi)
 Afganio (kiel Dari)
 Taĝikio (kiel Tajik)
Reguligita de Akademio de Lingvo kaj Literaturo Persaj, Akademio de Sciencoj de Afganio, Rudaki Institute of Language and Literature
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 fa
  ISO 639-2
    Bibliografia per
    Terminologia fas
  ISO 639-3 fas
  Glottolog fars1254
Angla nomo Persian
Franca nomo persan
Vikipedio
vdr

La persa lingvo (perse: فارسیFarsi, taĝike: Форсӣ (Тоҷикӣ)) estas hindeŭropa lingvo, parolata kiel oficiala lingvo en Irano kaj Afganio (je la nomo daria).

Historio

5000 jaroj antaŭ Kristo en regiono inter sud-Rusio kaj oriento de rivero Dnepro, norde de Kaŭkazio kaj okcidente de Ural-montaro vivis etno, kiun la germano Franz Bopp (1791 - 1867) nomis “Hindo-Eŭropa”. Meze de la 2-a jarmilo a.K, grupo de tiu etno – kiuj nomis sin la Arjoj – okupis regionon, kiu nomiĝis Irano. Ĉirkaŭ komence de la unua jarmilo a.K, la irananoj fondis ŝtaton oriente de la nuna Irano,en la regionoj de Herato kaj Marv. Informoj pri tio videblas – miksite kun mitoj – en la granda epopea libro de irananoj ; Ŝahnameo verkite de Ferdoŭsi. Je la finaj jaroj de la 8a jarcento a.K, DiakoDiaoko - (Deioces) fondis la Med-registaron en Hamadan (antikvforme Hegmatane). Lia ŝtato estis subo de la pli forta imperio Asirio (Aŝur). Komence de la 7-a jarcento a.K Kserkso la 1-a (nunperse Hahhamanesh) en la regiono Parsumaŝ proksime de la urbo Suzo fondis la persan ŝtaton Aĥemenidojn. Tiu ĉi ŝtato subis la Medan ŝtaton. Je 612 a.K, Huvahhŝtra la medo, uzurpinte Nejnava- la ĉefurbo de Aŝuro fondis la memstaran medan (medojn en la nuna persa lingvo oni nomas Mad-oj) dinastion. Ciro (nunperse Kurosh), la persa, –el nepoj de Aĥaŝveroŝo (Hahhamanesh), je la jaro 550 a.K. venkinte Astiages-on (la plej lasta reĝo de la medoj) disfaligis la medan dinastion kaj fondis la memstaran Aĥemenidan dinastion. La Aĥemenidojn venkis Aleksandro la Granda je 331 a.K. Ekde la enmigrado de la arjoj en tiun ĉi landon ĝis la jaro 331 a.K, en la irana historio nomiĝas antikva erao.

La lingvo en kiu la irananoj parolis en la tempo de okupo de Irano nomiĝas Antikva Irana lingvo. Ne restis memoraĵo de la antikva irana lingvo. La antikva irana lingvo devenas de la lingvogrupo Hindeŭropa (Indoeŭropa). Ĝis la jaro 1786, neniu sciis ke la persa lingvo –kiu estas unu el la restintaj lingvoj de la antikva irana lingvo— estas samdevena kun la lingvoj Latina , Helena , antikva hindaangla. Je tiu jaro, Sir William Jones, angla juĝisto, dum prelego ĉe la Azia Asocio de Kalkato pridiris ke tiuj lingvoj havas la saman devenon…

Je la unuaj jaroj de la unua jarmilo a.K la antikva irana lingvo en la diversaj partoj de Irano transformiĝis je diversaj formoj el kiuj iuj fariĝis memstaraj lingvoj. El la lingvoj deveninte de la antikva irana lingvo, nur el la sube menciataj lingvoj restis memoraĵoj:

La Sekaa Lingvo

La Sekaoj estis irana etno kiuj loĝis en vasta regiono ekde Nigra-Mar-bordoj ĝis la landlimoj de Ĉinio de la unua jarmilo a.K ĝis la unua jarmilo p.K. El tiu lingvo restis neniu skribaĵo, nur kelkaj vortoj – ofte propraj nomoj- en la skribaĵoj Helena , Latina kaj Hinda.

La Meda Lingvo

Ankaŭ el tiu ĉi lingvo restis neniu skribaĵo, nur kelkaj vortoj en la lingvoj antikva persa kaj Helena .

La Antikva Persa

La plej grava restaĵo de la antikva persa lingvo estas ŝtonskribaĵo de Dario la 1-a (reĝis 521 - 486 a.K), kiu estas gravurita sur la monto Bistun en tri lingvoj: Antikv-Perse , Elame , Akade. La alfabeto de la antikva persa lingvo pro sia simileco al la najloj aŭ kojnoj nomiĝas Najlalfabetokojnoforma alfabeto. Tiu alfabeto havis 36 literojn , 2 vortdisigilojn kaj 8 ideogramojn. Ĝi estis skribite de maldekstre al dekstre. Pliaj informoj pri tiu lingvo kaj alfabeto estas trovebla en la libro: Kent , R.G Old Persian ,…, New Haven , Connecticut 1953 p. 9 Seq .

La Avesta Lingvo

Tiu lingvo estis lingvo de orienta parto de Irano, sed ĝuste ni ne scias kiu parto?! La sola restintaĵo el tiu lingvo estas La Avesto, la sankta libro de la zoroastranoj. La avesta lingvo estas skribite je alfabeto kies nomo estas Din Dabiri. Tiu alfabeto por po ĉiuj vokaloj kaj konsonantoj havas apartan klaran literon kaj skribiĝas de dekstre al maldekstre. …

La Meza Erao

Je la jaro 331 a.K Dario la III-a (aĥemenida) estis mortigita. Kun lia morto komenciĝas nova erao por la persa lingvo. Tiu ĉi erao estas la meza erao kiu daŭras ĝis la jaro 867 p.K (= 254 post Heĝiro) kiam Jaqub Lejs Saffar fariĝis reĝo kaj la persan lingvon li oficialigis… (ĝis tiam pro venko de arabaj islamanoj la araba lingvo estis la oficiala lingvo de Irano). Dum la meza erao, la avesta lingvo, kiu jam estis mortinta lingvo, nur estis uzata inter la zoroastranaj religiaj medioj. La meza persa lingvo estas postsekvo de la antikva persa. Alia nomo de la meza persa lingvo estas "Sasanida Pahlavi". Kvar tipoj da skribaĵoj restis de tiu ĉi lingvo. Ili estas en kvar diversaj alfabetoj:

Epigrafoj de sasanidaj reĝoj kaj granduloj

Tiuj epigrafoj estas skribitaj en alfabeto kies nomo estas “epigrafa alfabeto”. Epigrafoj skribitaj komence de la sasanida erao ofte estas kunigitaj kun ties Helena kaj Aŝkanid-Pahlavia tradukoj.

Pahlavia Psalmaro

Iranaj kristanoj dum la sasanida erao verkis librojn en la meza persa aŭ tradukis en tiun lingvon siajn religiajn librojn. Nur restis parto de tiu psalmaro kiu troviĝis inter la maniĥeaj skribaĵoj de ĉina Turfan. La origino rilatas al la 6-a jarcento kaj la manuskripto al la 8-a p.K. La alfabeto de la psalmoj nomiĝas Psalma Alfabeto kaj la lingvo ; La Kristana Mez-Persa.

Zaratuŝtraj Verkaĵoj

La verkaĵoj kaj skribaĵoj de la zaratuŝtranoj dividiĝas je jenaj:

  • Tradukoj kaj komentoj de Avesto en la Mez-Persan , kiun en la nunpersa lingvo oni nomas Zand.
  • Religiaj tekstoj
  • Pahlaviaj Konsillibroj
  • Ne-religiaj tekstoj

La lingvo uzita por verki la zoroastranajn tekstojn havas la nomon Zaratuŝtra Mez-Persa Lingvo kaj ties alfabeto : Libra Alfabeto.

Alfabetoj de la mezeraa persa

La tutaj alfabetoj uzitaj por skribi la meziranajn (okcidentajn) lingvojn estis prunteprenitaj de la Aramea alfabeto, rekte aŭ malrekte. La Aramea gento, el semida gentaro, fondis la ŝtaton Kaldeon en Babilonio. Tiun ŝtaton malfondis Ciro la Granda (nacilingve Kuroŝ) je la jaro 529 a.K kaj Babelon li igis gubernio (satrapio) de Aĥemenida imperio. La aĥemenida ŝtato oficialigis la aramean lingvon en la tutaj landoj de la imperio, dum sia tuta erao. Post la disfalo de la aĥemenidoj ,la aramea lingvo daŭris sian vivon inter la irananoj. Je la unuaj jardekoj de la 3-a jarcento a.K. malmultiĝis tiuj kiuj sciis la aramean lingvon. Tial kiam skribisto ne sciis vorton eĉ frazon en la aramea lingvo, uzis ĝian sinonimon de sia propra lingvo. Pli poste la uzado de la aramea lingvo tute malaperis kaj anstataŭiĝis la lingvoj aŝkanida pahlavio kaj mezpersa, sed la skribistoj uzis vortojn arameajn en siaj skribaĵoj. Tiuj vortoj estis elparolitaj en la aŝkanida pahlavia lingvo aŭ la mezpersa lingvo. Tiaj vortoj nomiĝas Hozvaresh. La alfabeto uzita por aŝkanida pahlavio iom post iom diferenciĝis kun tiu de la mezpersa. La alfabeto de la mezpersa lingvo ŝanĝiĝis en la kristan mezpersan alfabeton kaj zoroastran mezpersan alfabeton. El tiuj ĉi du alfabetoj je la 6-a jarcento p.K naskiĝis la avesta alfabeto. Maniĥeo (nacilingve: Mani) irana profeto, uzis alian alfabeton por siaj verkoj ; la Tadmora (palmira). Ĉiuj tiuj alfabetoj estas skribitaj dekstre maldekstren. Ĉiuj literoj de tiuj alfabetoj (escepte de zaratuŝtra mezpersa) estis aparte skribataj unu de alia. Por pliaj informoj vidu jenajn librojn:

  1. - Nyberg , H. S. , Manual Of Pahlavi , I , Wiesbaden 1964
  2. - Mitteliranische Manichaica aus Chinesisch – Turkestan , Von F . C . Andreas und W.B.Henning, Berlin 1934

La persa lingvo en la nova erao

Je la jaro 31 p.H (post Heĝira) Jazdgerd la tria sasanida reĝo estis mortigita. Lia morto kaŭzis disfalon de la irana sasanida dinastio kaj Irano fariĝis parto de la islama imperio.

Je la 254 p.H.L Jaqub Lejs Saffar fondis iranan memstaran ŝtaton en la urbo Zarangh de la gubernio Sistan. Li oficialigis la novan persan lingvon (nacilingve : Farsi Dari). Tiu oficialigo daŭras ĝis nun. Je la epoko inter la disfalo de la sasanidoj ĝis la fondiĝo de la Saffara ŝtato, la klera lingvo de la zaratuŝtranoj estis la zaratuŝtra mezpersa kaj tiu de la maniĥeanoj : Maniĥea mezpersa, kaj tiu de la iranaj musulmanoj : la araba. Uzado de la araba lingvo en Irano kaŭzis eniĝon de multaj arabaj vortoj en la persan.

Je la jaro 261 p.H.L Nasr filo de Ahmad el la samanida familio fondis la samanidan ŝtaton. En la samanida dinastio kies ĉefurbo estis Bukaro la oficiala lingvo estis la daria persa lingvo. La samanidaj reĝoj emis disvastigi la persan lingvon. Je 351 fondiĝis la gaznavida dinastio. Mahmud la gaznavida aldonis parton de Hindio al sia imperio kaj la persa lingvo eniĝis Hindion.

Je 932, Baber, kies praularo post kvin generacioj rilatas al Timur, (perslingve: Tejmur lang) fondis la Mongol-Hindan imperion. Ties reĝado daŭris ĝis 1275 p.H.L kiam la brita imperio venkis ilin. La oficiala lingvo de la mongola hinda ŝtato estis la persa. La efiko de la persa al la hinda kaŭzis la naskiĝon de la Urdua lingvo nun uzata en Pakistano.

Je 699 p.H.L Otomano fondis la otomanan imperion en la malgranda Azio. La otomanidoj dum postaj jaroj regis konsiderindajn partojn de Eŭropo, Azio kaj Afriko. En la otomana ŝtato – kiu daŭris ĝis 1342 p.H.L (1923 p.K)- la persa lingvo estis uzata. Kelkaj el la otomanaj sultanoj -kiel Sultan Mohammad la Venkinto kaj Sultan Salim la 1-a- mem verkis poemojn en la persa lingvo. Dum la gaznavida kaj salĝugida dinastioj eniĝis la persan lingvon multaj turkaj vortoj.

Dum la rego de Ĝingis-Ĥano kaj liaj posteuloj, ankaŭ Timur Lenk, eniĝis multaj mongolaj vortoj en la persan. Dum la Safavida dinastio (907-1148 p.H.L) oni ne tiom konsideris la persan lingvon. Dum la rego de la dinastioj Safavida, Afŝarida kaj gaĝarida disvastiĝis la turka lingvo en Irano. Dum la gaĝarida dinastio (1193-1344 p.H.L), la irananoj ekspertis la kulturajn interrilatojn kun la francoj kaj aliaj eŭropaj popoloj. Tial multaj eŭropaj vortoj eniĝis en la persan el la eŭropaj lingvoj (ĉefe la franca). Ahmad Ŝah Dorrani, generalo de irana Nader Ŝah Afŝar, fondis Afganion je 1160 p.H (= 1747 p.K). Afganio ĝis 1919 p.K ne fariĝis memstara ŝtato pro intervenoj de Britio kaj Rusio. Unu el la du oficialaj lingvoj de Afganio estas la persa. La oficiala lingvo de Taĝikistano estas la taĝika, sed laŭ multaj lingvistoj tio vere estas dialekto de la persa, ĉar la du estas interkompreneblaj.

La strukturo de la persa lingvo

La nuna persa lingvo – kiun la nunaj angleparolantoj, kiel la irananoj mem, nomas farsi – estas la oficiala lingvo de Irano.

Skribo

Signaro

La alfabeto estas pli malpli la sama, alfabeto kiun nuntempe la araboj uzas, kun kelkaj adaptoj.

Literumo

Kiel ordinare en la araba skribsistemo, precipe konsonantoj estas notataj. Longajn vokalojn oni notas tiele:

  • â per ا kaj per آ vortkomence
  • i kaj ej per ی kiu notas ankaŭ j
  • u kaj per و kiu notas ankaŭ v.

Mallongajn vokalojn oni notas per kromsignoj nur en vortaroj aŭ en koranaj eldonoj, ne en ordinara skribo.

Ekzemple

  • نور literumiĝas kiel n-u-r kaj legiĝas kiel nur (lumo)
  • ني literumiĝas kiel n-i kaj legiĝas kiel nej (kano, fluto)
  • آتش literumiĝas kiel â-t-ŝ kaj legiĝas kiel âteŝ (fajro).

Enpreno de arabaj vortoj kaŭzas, ke pluraj literoj notas la saman sonon en persa elparolo:

  • te kaj ﻁ egale valoras kiel /t/
  • sinse kaj ﺺ sâd egale valoras kiel /s/
  • zezâl kaj ﺽ zâd egale valoras kiel /z/
  • he (duokula)he (de ĝo) egale valoras kiel /h/
  • ĝejn kaj ﻕ qâf egale valoras kiel /q/.

La unuaj estas la ordinaraj literoj. Enesto de tâ, se, sâd, zâl, zâd, aŭ he de ĝo en vorto signas, ke ĝi devenas de la araba lingvo, iom simile kiel ph, th... anstataŭ f, t... en anglaj vortoj signas grekdevenajn radikojn.

Sonsistemo

Vokaloj

perse en ifa transskribe elparole
آ /ɒ:/ â kiel a en la esperanta vorto kanto
أ /æ/ a kiel a en la angla vorto apple
إ /e/ e kiel e en la esperanta vorto veni
وا /u/ u kiel u en la esperanta vorto kune
و /o/ o kiel o en la esperanta vorto oni
يا /i/ i kiel i en la esperanta vorto fino

Klasike â u i estas rigardataj longaj vokaloj, a o e mallongaj vokaloj. Tiel ili funkcias en prozodio, kaj tiel ili sonas en eldiro de poeziaĵoj. En ordinara parolo la distingo inter la diversaj vokaloj estas precipe aŭ nure sonora.

Per la duonvokalo ي j oni faras aj, aj, ej, uj, oj; per la duonvokalo ŭ oni faras la diftongon وا .

Akcento

La vortakcento mildas. Ĝi ordinare trafas la lastan silabon. Kelkaj verbaj prefiksoj مي mi-, ن na/ne-, ب be- logas la akcenton al la unua silabo. Kelkaj gramatikiloj ĉiam ricevas akcenton en la unua silabo, kiel ekzemple بله bale (jes).

Vortprovizo

Ekzemplaj vortoj

transskribe esperante
âb akvo
âbi blua
âpârât aparato
âpârtemân apartamento
ast estas
âteŝ fajro
ârjâ ario
âsfâlt asfalto
âsiâ Azio
âjâ ĉu
âbru brovo
otomobil aŭtomobilo
ârteŝ armeo
ostoĥân osto
âmin amen
ândarun interno
bâd vento
bad malbona
bâzâr bazaro
bozorg granda
buse kiso
bim timo
piedo
pâk pura
piâde piede
pâpâ paĉjo
pârsâ pia
pedar patro
tâfte tafto
tânbur tamburo
to ci
tok beko
tondar tondro
turi tulo
ĝân animo
ĝâŝn festo
ĝângâl ĝangalo
giti mondo
ĉahâr kvar
ĉârĥ ĉaro
ĥârâk kriko
ĥers urso
dah dek
darjâ maro
deĵim diademo
do du
zist ekzisto
setâre astro, stelo
sar sur
sine sino
ŝeŝ ses
kerm vermo
kal kalva
konun nun
garm varma
mord mortis
na ne
noh naŭ
noŭ nova

Ekzemplaj frazoj

La nuna persa vortaro estas plena de arabaj, eŭropaj kaj alilingvaj vortoj, sed ankoraŭ estas memstara kaj memstarsona lingvo. Se ĝi estus skribata per latinbaza alfabeto estus pli facile por eŭropanoj. Rigardu kelkajn frazojn kun iom laŭvorta traduko:

transskribe esperante
man nân miĥoram Mi panon manĝas
mâdar dar ĥane ast [La] patrino en [la] hejmo estas
bâzâr koĝâst? [La] bazaro kie-estas?
telefon kon tâksi bijâjad marâ be hotel bebarad Telefonvoku [al] taksio, ke ĝi venu al mi kaj al hotelo portu.
sigâr dârid? [Ĉu] cigaredon vi havas?
guŝt-e gâv miĥorid? [Ĉu] [la] viandon-de bovo vi manĝas?
na mersi man kâlbâs miĥoram Ne dankon mi kolbason manĝas.

Esperantaj vortoj el persa deveno

Tra historio, pluraj persaj vortoj atingis Esperanton tra la araba kaj la eŭropaj fontolingvoj de Esperanto: babuŝo, bezoaro, magio, melongeno, paradizo, parsio, paŝao, piĵamo, ŝaho (shah), ŝako (ankaŭ el shah), ŝako, tafto, tapiŝo, tigro, zirkono, zirkonio kaj krome kaj krone: ne.

Aliaj projektoj